¿ªÔÆÌåÓý

ctrl + shift + ? for shortcuts
© 2025 Groups.io

Re: Propono pri komitatanoj

¿ªÔÆÌåÓý

Mi tutplene konsentas kun Jens. ¡°Ofensive¡± pledi kaj la?tvo?e informi pri internaciismo de la Esperanto-komunumo estas ja tre bele instiga sprono por niaj volontaj reklamistoj. Mi mem, persone kaj kiel sekretario de EEU, e? ne estas (ne povas esti) politike ne?trala.

?

"Por tio necesas frakasi la normalan bildon de lingvo kaj de internaciaj rilatoj kaj anstata?igi ?in per io nova": jes, tutkore jes. ?u vi celas ion apartan?

****
d-ro?
Luigi Fraccaroli
cell/PT (+39) 348 7842198
anche su/anka? ?e WhatsApp
mail/retpo?to:?luigi.fraccaroli@...
------------------------
Rispetta l'ambiente: se non ti ¨¨ necessario, non stampare questa mail.
Bv. respekti la medion: ne presu sen neceso tiun ?i mesa?on.

Per guto malgranda, konstante frapante / ni semas kaj semas, konstante.

?

Da: [email protected] <[email protected]> Per conto di Jens Stengaard Larsen via groups.io
Inviato: gioved¨¬ 13 marzo 2025 07:50
A: [email protected]
Oggetto: Re: [uea-membroj] Propono pri komitatanoj

?

La unua pa?o estas kompreni ke Esperanto ne estas facila. Lerni la lingvon mem estas surprize facile, sed tiam oni devas akcepti la konsekvencojn de ?ia ekzisto. Por tio necesas frakasi la normalan bildon de lingvo kaj de internaciaj rilatoj kaj anstata?igi ?in per io nova. Ne estas strange se homoj hezitas anta? tia taskego, sed UEA devus esti loko kie eblus almena? diskuti?la defiojn.

Por komenci tiun diskuton, la? mi, necesas rangigi niajn ne?tralecojn. Tio kio povas detrui mondbildojn, estas nia?nacia?ne?traleco, kaj tio kio malhelpas tiun detruon estas nia politika?ne?traleco. Se la nacia ne?traleco havus prioritaton super la politika, tiam io povus komenci movi?i. La politika ne?taleco estas pasiva kaj tenas nin ekster disputoj kiuj ne koncernas nin, sed la nacia ne?traleco devus sproni nin al tre aktiva, e? ofensiva internaciismo.

Re: Propono pri komitatanoj

Karaj!

\Mi komentos nur loa uuan parto de la mesagho: 'Esperanto estas facila lingvo'. Veras, ke ghi estas relative pli facila ol naciaj lingvoj por atindi la kapablon uzi la lingvon po bazaj deloj - chu idealismaj, chu sociaj chu pro la facineco pri nia unika lingvo.

Sed entute facila ghi NE estas! Se ghi tiom simplus, kial ni havis tra dudeko da jharoj postmagistraj studoj en Poznano? Same en brazilaj kaj chinaj univeritatoj. Se oni volas praktiki la lingvon en alta nivelo, ghi ja NE estas facia! Tion mi pretendis en 2015 en la itala kongreso en Fai della Paganella.?

Homoj ne venas al Espeeranto signife pro ghia facileco! Ili venas pro la menciitaj kialoj. La faceeco ja kudas rolon en la ekvacio 'chu inda lerni kaj uzi la lingvpn?? Ili pesas la dacilecon kontrau la praktika utilo. Bedaurinde, multaj elektas naciajn lingvojn, Ja pli maldacilaj, sed multr pli utiloj.

Kore
Stefan MacGill

Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto.
Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko.

On Thu, Mar 13, 2025 at 7:49?AM Jens Stengaard Larsen via <jens_s_larsen=[email protected]> wrote:

La unua pa?o estas kompreni ke Esperanto ne estas facila. Lerni la lingvon mem estas surprize facile, sed tiam oni devas akcepti la konsekvencojn de ?ia ekzisto. Por tio necesas frakasi la normalan bildon de lingvo kaj de internaciaj rilatoj kaj anstata?igi ?in per io nova. Ne estas strange se homoj hezitas anta? tia taskego, sed UEA devus esti loko kie eblus almena? diskuti?la defiojn.

Por komenci tiun diskuton, la? mi, necesas rangigi niajn ne?tralecojn. Tio kio povas detrui mondbildojn, estas nia?nacia?ne?traleco, kaj tio kio malhelpas tiun detruon estas nia politika?ne?traleco. Se la nacia ne?traleco havus prioritaton super la politika, tiam io povus komenci movi?i. La politika ne?taleco estas pasiva kaj tenas nin ekster disputoj kiuj ne koncernas nin, sed la nacia ne?traleco devus sproni nin al tre aktiva, e? ofensiva internaciismo.

Re: Propono pri komitatanoj

La unua pa?o estas kompreni ke Esperanto ne estas facila. Lerni la lingvon mem estas surprize facile, sed tiam oni devas akcepti la konsekvencojn de ?ia ekzisto. Por tio necesas frakasi la normalan bildon de lingvo kaj de internaciaj rilatoj kaj anstata?igi ?in per io nova. Ne estas strange se homoj hezitas anta? tia taskego, sed UEA devus esti loko kie eblus almena? diskuti?la defiojn.

Por komenci tiun diskuton, la? mi, necesas rangigi niajn ne?tralecojn. Tio kio povas detrui mondbildojn, estas nia?nacia?ne?traleco, kaj tio kio malhelpas tiun detruon estas nia politika?ne?traleco. Se la nacia ne?traleco havus prioritaton super la politika, tiam io povus komenci movi?i. La politika ne?taleco estas pasiva kaj tenas nin ekster disputoj kiuj ne koncernas nin, sed la nacia ne?traleco devus sproni nin al tre aktiva, e? ofensiva internaciismo.

Harry Harrison naski?is anta? 100 jaroj

¿ªÔÆÌåÓý

Anta? cent jaroj, la 12an de marto 1925, naski?is Harry Harrison, usona sciencfikcia verkisto kaj esperantisto, enplektinta Esperanton en siajn verkojn, precipe en la ciklon pri Jim diGriz kromnomata Rustimuna ?talrato.

Legu pli pri Harry Harrison en la nova?retejo ¡°La Ondo de Esperanto¡± kaj el?utu senpage la Esperantan tradukon de lia populara romano ¡°Naski?o de la Rustimuna ?talrato¡± ?e

Ni estas kontra? milito, ni estas por paco!
La retejo por vi:
Ni en Telegramo:

Povilas Jegorovas ¨C 70-jara

¿ªÔÆÌåÓý

Anta? sepdek jaroj, la 11an de marto 1955, en litova kamparana familio naski?is Povilas Jegorovas, unu el la plej aktivaj esperantistoj en la mondo.?

Legu pli en la nova?retejo La Ondo de Esperanto .?

Ni gratulas la jubileanton!

Ni estas kontra? milito, ni estas por paco!
La retejo por vi:
Ni en Telegramo:

EKO 11 Lo Jacomo

EKO 2025-11. Marto 11. Alkro?a?oj: La Torre, Lo Jacomo, UN75.? Sume 950 KB

Lo Jacomo en Burundo

La vizito de Fran?ois Lo Jacomo al Burundo estis tiel grava ?ar li venis por vidi la progreson kaj sukceson de la Esperanto-movado en Burundo. Foto en la PDF.

La Ministrino bonvenigis nin kaj dankis nin pro tio, ke Esperanto ?an?as la vivon de multaj homoj en Burundo, nome de la indi?ena popolo. ?i aprezis la progreson, kiun faras la Landa Asocio en Burundo

enkondukante la lingvon Esperanto en bazajn lernejojn.

Anta? ol fini sian voja?on s-ro Fran?ois Lo Jacomo renkontis esperantistojn en Bu?umburo, el kiuj la plimulto estas membroj de la klubo ¡®Paca Armeo¡¯. La bonvenigo estis varma, la burundaj esperantistoj aprezis lian alvenon kaj la viziton. Post paroladoj, ANEB proponis donacojn kunmetitajn de la tamburo de Burundo.

Aime-Patrick Makirakiza

SMG: Legu la plenan raporton en la alkro?ita ilustrita 4-pa?a dokumento.

?

Nepale, multnombre

Okazis la?sesa Speciala Ekskurso ekde la?fino de februaro. En ?iu dua jaro okazas la?Himalaja Renkonti?o, same kiel la?Speciala Ekskurso, kiu estas organizita por tiuj, kiuj ne povas mar?i en la montaro. NEspA?organizis kurson en?Koteswar Multfaka Kolegio kun ?irka??40 gelernantoj. Okazis alia kurso en?Little World Pre-School, Kadaghari. Ni okazigis?tuttagan konversacian rondon, kiun ?eestis?32 gelernantoj. Ili estos pretaj partopreni en la renkonti?o por plue praktiki la lingvon. Bildo de tio en la PDF.

?

NEspA?planas sendi?dek membrojn?al la venonta?Universala Kongreso (UK). Iuj emeritoj montris intereson voja?i al?E?ropo, kaj ni laboros pri tio. La temo de la ?i-jara renkonti?o estas: Revivigo, popularigo kaj interkultura kunligi?o.

Tial, mi petas al vi ?iuj subteni nian movadon, por ke?Nepalo estu en la unua rango en la mondo.?¡®Nepalo Unue!¡¯ Sendu viajn bondezirajn mesa?ojn por la renkonti?o!

?i-jare la Esperanto-movado ricevis grandan baton pro la forpaso de nia tre aktiva samideano?Renato Corsetti.?NEspA?sentas sin orfa sen li, sed ni decidis sekvi lian ekzemplon kaj labori des pli vigle por la movado. La korpo de Renato ne plu estos inter ni, sed lia labormaniero kaj ideoj vivos ?iam en niaj koroj.

?

Bharat Kumar Ghimire, Prezidanto, NEspA

?

Mesa?o pri MASI

Anta? tridek jaroj, la 24-an de februaro 1995 en Moskvo estis fondita Esperanto-Klubo MASI, kiu de tiam restas la plej aktiva Esperanto-kolektivo en Ruslando.?Legu pli ?e?

?

Pakistanaj evoluoj

La 26-an de februaro, PakEsA? sukcese okazigis la Unuan Estraran Kunsidon de la jaro 2025 en Lahore. Oni anka? okazigis seminarion en la memoro de forpasintoj:

¡¤???????? La 21-jara Allama Muzter Abbassi

¡¤???????? D-ro Renato Corsetti, eks-Prezidanto de UEA kaj Honora Prezidanto de UEA.

¡¤???????? Javaid Ehsan, eks-?en. Sek. de PakEsA kaj iama komitatano de UEA kaj Honora Prezidanto de PakEsA.

Shabbir Ahmad Sial, Prezidanto de PakEsA.

?

Torento el Toronto

Ni ?ojas anonci la?Dulandan Kongreson de Esperanto (DLK), kune kun?Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), kiu okazos de la?5-a ?is la 14-a de julio 2025??e?Toronto Metropolitena Universitato. ?i-jare, sub la temo?Amikeco trans landlimoj, esperantistoj el Kanado kaj Usono kuni?os por festi niajn komunajn lingvon kaj kulturon. La kongreso estas organizita de?Kanada Esperanto-Asocio (KEA)?kaj?Esperanto-USA, kun la subteno de Esperanto-Toronto.

La programo inkluzivos ?prelegojn kaj diskutrondojn pri lingvo kaj kulturo, ?koncertojn kaj artajn prezentojn,?librolan?ojn kaj ekspoziciojn, kaj amikajn kunvenojn kaj intensan Esperanto-kurson?NASK?(Nord-Amerika Somera Kursaro) kun oficialaj ekzamenoj

Vizitu: ? por pliaj informoj kaj ali?o.

La organizantoj de Toronto2025 Dulanda Kongreso

Renato rememore

La funebra ceremonio de Renato okazis la 3-an de marto. Por homoj, kiuj ne povos ?eesti surloke, eblos spekti ?in uzante la jenan ligilon:

; Uzantnomo: vero3909; Pasvorto: 014355

Anna L.

Premio La Torre anoncita

La ju?komisiono de la Premio La Torre 2024, oma?e al Profesoro Mauro La Torre (1946-2010), prezentas la rezultojn de la kvara eldono de la renoma konkurso pri esplorlaboroj en la kampoj, en kiuj profesoro La Torre dedi?is sian vivon.

La ju?komisiono unuanime decidis pri jenaj premiitoj: Sepcent e?roj iras al Emmanuelle Richard kaj Axel Rousseau?pro la esplorraporto:

Takso de interreta instruado al franclingvaj lernantoj per la KER-sistemo

La ju?komisiono la?das ?i tiun esplorraporton pro ?ia rimarkinda kontribuo al Esperanto-instruado. La a?toroj prezentas signifan statistikan analizon, kiu konvinke montras la pli facilan lerneblecon de Esperanto kompare kun aliaj lingvoj. Ilia metodologio estas rigora, la rezultoj estas praktike aplikeblaj, kaj la laboro donas valorajn perspektivojn por plibonigi la interretan instruadon de Esperanto, precipe al franclingvaj lernantoj, uzante la Komunan E?ropan Referenckadron (KER-sistemon).

?

Honoraj Atestiloj estas transdonitaj al Tatjana Loskutova?pro la esplorraporto:

Certaj aparta?oj de reta Esperanto-instruado kaj al Aranka Laslo?pro la esplorraporto: Inkluzivo en retaj kursoj de esperanto; Ekzemplo de kursaro en Serbio por miksitaj grupoj de vidantoj kaj nevidantoj.

Nome de la ju?komisiono, ILEI kaj la familio La Torre

SMG: Vidu pli da informoj en la alkro?ita PDF-dokumento.

?

Mondaj, ondaj jubileoj

En marto ni festos la jubileojn de?Povilas Jegorovas?(70 jaroj) kaj?Carlo Minnaja?(85 jaroj) kaj rememoros la forpasintajn prezidintojn de UEA?Hector Hodler?kaj?Ernfrid Carl Malmgren, kaj la prezidinton de la Akademio de Esperanto?Th¨¦ophile Cart?kaj aliajn meritplenajn esperantistojn. Legu la liston de Esperantaj memordatoj por marto 2025, kiun kompilis Aleksander Kor?enkov, en la nova?retejo La Ondo de Esperanto .

?

Universitataj intervenoj

Mart-eke okazis la 58-a kunpens(ig)ado pri kunsperto de Esperanto kaj universitatoj.

?

1.???? Radojica (radojica.petrovic.rs@...) prezentis la ILEI-simpozion, kiu okazos julie en Beogrado (). La temo estas Artefarita intelekto kaj lingvolernado. Jam ali?is 60 partoprenontoj. En la sesio ni a?skultis utilajn uzadojn de AI en la instruado de Esperanto, kunhavigitajn de Fransoazo (fransoazo@...). Estas invito al kolegoj aktive partopreni en la simpozio, pro kiu celo oni estu en kontakto kun Radojica a? Fernando Pita (magisterpita@...).

2.???? Viko (viko@...) anoncis la balda?an stari?on de laborteamo pri la estonteco de la Fakultato pri lingvoj de la Universit¨¦ de l'Espoir en Kongo DR, kies rektoro estas Elis¨¦e Byelongo (ebyelongo@...). La fakultato estis ?is nun gvidata de Renato, kun la partopreno, kiel instruistoj, de Fransoazo kaj Ahmad. La ?efa celo estas kaj instrui Esperanton kaj instrui Esperante. ?iuj kolegoj estas invititaj partopreni en tiu teamo, kies frukto estu oficiale universitataj titoloj Esperante atingotaj. Tiuj, kiuj scivolemas pri ?i tio, skribu al Elis¨¦e a? al Viko, tiel ke eblu la?vole partopreni en la laborteamo.

3.???? Ilona (koutny.ilona@...) alportis la bezonon kalkuli je ia terminaro pri lernejoj kaj, ene de ?i, rilate anka? al universitataj gradoj kaj universitataj postenoj. Oni diskutis pri la vasta reali?o de vortoj kaj esprimoj, kiuj malsamas ne nur inter landoj sed anka? ene de landoj.

La sperto da?ris 75 minutojn kaj estos videe spektebla?en la jutuba kanalo de UEA (),.

Viko

?

Memore pri Claude Gacond

Tiu kunveno okazos en la 5-a de aprilo en la Urba Biblioteko, kie situas CDELI, la fama arkivejo. ?i estas organizita kune de SES kaj la Amikaro de CDELI. Vidu en

Matene okazos la ?enerala kunveno de la Amikaro de CDELI.

Okazos la memorkunveno de la 14:30 ?is la 17:00. Sekvos agrabla teumado en CDELI.

?

Mireille Grosjean, kun-prez. de Svisa Esperanto-Societo

?

EKO gratulas la elektitojn al la Komitato de UEA

La novaj komitatanoj B de UEA estas?Jos¨¦ Antonio del Barrio?el Hispanio,?Marija Belo?evi??el Kroatio,?Fran?ois Lo Jacomo?el Francio,?Wu Guojiang?el ?inio kaj?Espoir Kasati?el Kongo DR. La nove elektitaj komitatanoj B oficos ekde la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato en Brno.

SMG: La A-komitatanoj estas nomumataj de la ali?intaj Landaj kaj Fakaj Asocioj. La
C-komitatanoj estas nomumitaj de la A- kaj B-komitatanoj. Mi dum pluraj jaroj estis
B-komitatano kaj poste, ?is nun, C-komitatano.

?

Tago de la Gepatra Lingvo raportita en ?inio

El Popola ?inio raportas al la ?ina publiko la mesa?on de UEA en la Internacia Tago de la Gepatra lingvo en la ?ina lingvo kaj Esperanto, jen:

? .?

Chen Ji, ?enerala Sekretario de la??ina Esperanto-Ligo

?

========= vortoj: 985 =========

Kunlaborantoj: Rob Moerbeek (NL), Elda Doerfler (IT), Frank Lappe (DE)

La Komunikoj iras al la Landaj kaj Fakaj Asocioj, al la Komitato de UEA, pluraj instancoj de ILEI, al la Estraro de TEJO, al unuopuloj, kiuj petis la ricevon kaj la anoj de pluraj pasintaj AMO-seminarioj.? Entute ?. 2800 ricevantoj

?i tiu komuniko estas disponebla la? la permesilo Krea Komuna?o Atribuite Samkondi?e 4.0?Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ?e:
?<>.

Aperintaj komunikoj legeblaj kaj el?uteblaj ?e:

La kvardek kvar numeroj de 2024 nun aperas tie, kune kun la kolekto el 2023

ALDONU A? SUBTRAHU VIN: Skribu al <stefan.macgill<?e>>. Por forigo, la?eble informu min al kiu ekspedo-grupo vi apartenas. Mi povas forigi nur personojn kies retadresoj estas individue enskribitaj. Ne eblas forigi homojn, kiuj ricevas la komunikojn pere de retlisto.

Stefan MacGill

Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto.
Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko.

Reimagataj muzeoj: La lasta ¡°Unesko-Kuriero¡± por 2024

¿ªÔÆÌåÓý

¡°Reimagataj muzeoj¡± estas la ?efa temo de la kvara pasintjara numero de ¡°Unesko-Kuriero¡± (oktobro-decembro 2024). Per ?i tiu eldono estas kompletigita la jarkolekto 2024.

Legu pli ?e kaj el?utu ?i tiun numeron en la retejo de Unesko.

Ni estas kontra? milito, ni estas por paco!
La retejo por vi:
Ni en Telegramo:

Re: [esp-en-hung] Fwd: por la hodia?a renkonti?o je 17h00 okazos reta babilado pri la temo ¡°Estonteco de E?ropo: ?u la Raporto Draghi gravas?¡± EEU - tre balda?

¿ªÔÆÌåÓý

Saluton,

jen (sube, verde) miaj personaj opinioj pri la kritikoj (listigitaj de Istv¨¢n) al la Raporto de Mario Draghi pri la kapablo de E?ropo alfronti la estonton.

?

Anta?averto: la nura maniero por E?ropo pretervivi kiel ?is nun estas draste integri?i, do formi unui?on versencan. La plej fortaj obstakloj al tiu unui?o venas, kompreneble sed ripro?inde, de la unuopaj ?tataj registaroj. Nur la civitanoj povas pu?i siajn registarojn forlasi siajn kontra?ajn poziciojn kaj kunlabori por la komuna bono.

****
d-ro?
Luigi Fraccaroli
cell/PT (+39) 348 7842198
anche su/anka? ?e WhatsApp
mail/retpo?to:?luigi.fraccaroli@...
------------------------
Rispetta l'ambiente: se non ti ¨¨ necessario, non stampare questa mail.
Bv. respekti la medion: ne presu sen neceso tiun ?i mesa?on.

Per guto malgranda, konstante frapante / ni semas kaj semas, konstante.

?

Da: Wacha Bal¨¤zs <balazswacha2@...>
Inviato: luned¨¬ 10 marzo 2025 10:25
A: esp-en-hung@...
Cc: heamembraro@...; v4-landoj-kaj-esperanto@...; sekretario.eeu@...
Oggetto: Re: [esp-en-hung] Fwd: por la hodia?a renkonti?o je 17h00 okazos reta babilado pri la temo ¡°Estonteco de E?ropo: ?u la Raporto Draghi gravas?¡± EEU - tre balda?

?

:)

?

Szabolcs Istvan <szabolcsistvan@...> ezt ¨ªrta (id?pont: 2025. m¨¢rc. 9., V 16:58):

La raporto de Draghi, kvankam ?enerale la?dita pro sia ampleksa aliro kaj ambicio, anka? renkontis kelkajn kritikojn. Jen la ?efaj kritikoj kaj iliaj fontoj:

1. Troa Centrigo de Povoj

Kritiko: Kelkaj kritikistoj, precipe el pli skeptikaj landoj pri EU-integri?o (ekzemple, Pollando (pli frue) kaj? Hungario), timas, ke la proponoj de Draghi kondukos al troa centrigo de povo en Bruselo. Ili argumentas, ke tio povus malpliigi la suverenecon de la membro?tatoj.

Fontoj: Konservativaj kaj e?roskeptikaj politikaj grupoj en la E?ropa Parlamento kaj en kelkaj membro?tatoj.

Opinio de Luigi Fraccaroli:

la suvereneco de la membro?tatoj devas malplii?i. Nur potenca kaj plenpova centra registaro povas defendi E?ropon de la tri grandaj imperioj (Usono, Rusio, ?inio), kiuj -kaze de neceso- ne hezitus engluti ?in sen demando al ?iaj popoloj. Nur potenca kaj plenpova centra registaro povas disvolvigi la ekonomion, la socion, la rajtojn por ?iuj e?ropaj civitanoj en homogena kaj demokratia maniero.

?

2. Kosto kaj ?uldo

Kritiko: La proponoj de Draghi postulus signifajn financajn rimedojn, inkluzive plian komunan ?uldon. Kelkaj landoj (ekzemple, Germanio kaj Nederlando) estas kontra?aj al tio, timante longda?ran financan ?ar?on por siaj impostpagantoj.

Fontoj: Fiskale konservativaj landoj kaj ekonomiaj analizistoj, kiuj emfazas la riskojn de troa ?uldi?o.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
Prusio sur?ar?i?is la enorman ?uldon de la anta?unui?aj ?tatetoj, post la estigo de la Germana Imperio. ?u tio ka?zis politikan krizon? Ne: la estigo de la Germana Imperio estis la pinta akiro de la germana politiko de la dekna?a jarcento.
Germanio sur?ar?i?is la enorman ?uldon de GDR, post la reunui?o. ?u tio ka?zis politikan krizon? Ne: la reunui?o estas la pinta akiro de la germana politiko de la lasta duonjarcento.
La fakta unui?o de E?ropo pasas anka?, necese, tra la integri?o de ekonomie pli fortaj kaj ekonomie pli malfortaj landoj. Tio necesas, se la celo estas havi ununuran grandan landon, kun samaj le?oj, samaj rajtoj kaj samaj vivkondi?oj - krom sama monunuo. Kaj tio bezonas ioman movon de mono de la ri?aj partoj al la malri?aj partoj de unu lando: tio okazas en ?iuj landoj.

3. Manko de Detaloj pri Reformoj

Kritiko: Kvankam la raporto emfazas la bezonon de strukturaj reformoj, ?i ne ?iam provizas konkretajn detalojn pri kiel tiuj reformoj devus esti implementitaj. Kritikistoj asertas, ke sen klaraj gvidlinioj, la proponoj povus resti tro teoriaj.

Fontoj: Akademiuloj kaj politikaj observantoj, kiuj postulas pli praktikan aliron.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
Mario Draghi estas ekonomikisto, ne sor?isto. Se li havus la solvon pretan por ?iuj problemoj, li ja regus ne nur E?ropon, sed la tutan mondon.
Ne petu de li pli ol tio, kion li skribis en la Raporto: "konkretaj detaloj de la strukturaj reformoj" estas tasko de la politiko, nome de la politikistoj (?u e?ropaj komisionanoj, parlamentanoj a? konsilianoj), kiu devas trovi solvon nome de la pluekzisto de E?ropo.

4. Neglektado de Sociaj Aspektoj

Kritiko: Iuj kritikistoj argumentas, ke la raporto tro emfazas ekonomian kreskon kaj konkurenckapablon, sed ne sufi?e atentas sociajn aferojn kiel malegaleco, laboraj rajtoj, kaj la bezonoj de la plej vundeblaj grupoj en la socio.

Fontoj: Maldekstraj politikaj grupoj, sindikatoj, kaj ne-registaraj organizoj.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
Per stomako malplena cerbo ne funkcias. Unue efektivigu ekonomian kreskon kaj donu laboron al ?iuj civitanoj: la aliaj problemoj solvi?os konsekvence. Dume, aplikantoj de la teorio ?iam povas flegi anka? la cititajn problemojn - a? ?u ili anta?enirus blindece?

5. Risko de Malegaleco inter Landoj

Kritiko: Ekzistas timo, ke la proponoj de Draghi povus pli profiti la pli ri?ajn kaj ekonomie fortajn landojn (ekzemple, Germanio, Francio) ol la malpli ri?ajn (ekzemple, Bulgario, Rumanio). Tio povus pliigi la malegalecon inter la membro?tatoj.

Fontoj: Reprezentantoj de malpli evoluintaj regionoj kaj ekonomiaj analizistoj.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
Tasko de forta centra registaro estas anka? malebligi malekvilibron ?e aliro al komunaj resursoj. La celo estas malpliigi la malegalecon inter la membro?tatoj.

6. Politika Realigeblo

Kritiko: La proponoj de Draghi postulus grandan politikan konsenton inter la membro?tatoj, kio estas ofte malfacile atingebla. Kritikistoj dubas, ?u la EU kapablas efektivigi tiel ambiciajn planojn en praktiko.

Fontoj: Politikaj sciencistoj kaj observantoj de EU-politiko.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
Kunlabori a? perei: tiu estas la alternativo. Kapablo de EU "efektivigi tiel ambiciajn planojn en praktiko" estas esenca por pluvivo de EU mem. Ne ekzistas alia vojo.

7. Troa Fokuso al Teknokratio

Kritiko: Iuj kritikistoj asertas, ke la raporto de Draghi estas tro teknokratia kaj ne sufi?e konsideras la politikajn kaj sociajn reala?ojn de la membro?tatoj. Ili timas, ke tio povus malproksimigi la EU de ?iaj civitanoj.

Fontoj: Civitana societo kaj e?roskeptikaj movadoj.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
La procezo por unuigi la membro?tatojn en federacian ?taton povus preni multan tempon (por ?an?i la opiniojn kaj de la politikistoj kaj de la civitanoj), sed ni tioman tempon ne havas. La "politikaj kaj sociaj reala?oj de la membro?tatoj" devos lasi lokon al granda unuiga proceduro, kiu devigos ?iujn adapti?i iel/tiel. Ni ne havas alian ?ancon.
Gravega tasko de la EU-instancoj estas konvinki la civitanojn, ke "EU" estas ili - la civitanoj - ne iu mistera, nebula, malproksima, elita komunumo de politikistoj, kiu zorgas pri bagatelaj aferoj.
En tiun taskon bone kaj ta?ge en?ovi?as ni kaj nia lingva solvo al la kerna problemo: kiel diskutigi, facile kaj tempo- kaj mono?pare, la EU-civitanojn inter si? Jen propono pri le?ere kaj demokratie lernebla internacia lingvo. Tiu estas nia tasko, por proksimigi la civitanojn inter si kaj al la EU-instancoj.

Resumo

Kvankam la raporto de Draghi estas konsiderata kiel grava pa?o al pli forta kaj unueca EU, ?i ne estas sen disputoj. La kritikoj reflektas la diversajn interesojn, prioritatojn, kaj ideologiojn de la membro?tatoj kaj iliaj civitanoj. La debato pri la raporto da?ras, kaj ?ia realigo dependos de la kapablo de la EU trovi ekvilibron inter tiuj diversaj perspektivoj.

Opinio de Luigi Fraccaroli:
Ni ne havas alian ?ancon.

---------- Forwarded message ---------
From: Szabolcs Istvan <szabolcsistvan@...>
Date: Sun, Mar 9, 2025 at 4:52?PM
Subject: por la hodia?a renkonti?o je 17h00 okazos reta babilado pri la temo ¡°Estonteco de E?ropo: ?u la Raporto Draghi gravas?¡± EEU - tre balda?
To: <sekretario.eeu@...>, <heamembraro@...>, <esp-en-hung@...>, <v4-landoj-kaj-esperanto@...>

?

.

Gakaraj,

Mario Draghi preparis gravan raporton por la E?ropa Komisiono pri la estonteco de la E?ropa Unio (EU). Tiu raporto, ofte nomata la "Raporto de Draghi," temis pri kiel plibonigi la ekonomian kaj politikan situacion de la EU, precipe post la krizoj ka?zitaj de la COVID-19-pandemio kaj la milito en Ukrainio.

?efaj punktoj de la Raporto de Draghi:

  1. Komuna ?ulda Emisiado: Draghi proponis pluan kunlaboron pri komuna ?ulda emisiado, simila al la "Next Generation EU" fonduso, por financi transnaciajn projektojn kaj fortikigi la ekonomian reziston de la EU.
  2. Investoj en Strategiaj Sektoroj: Li emfazis la neceson investi en strategiaj sektoroj kiel teknologio, verda energio, kaj digitalservoj, por redukti la dependecon de la EU de aliaj landoj (ekzemple, ?inio kaj Usono).
  3. Plifortigo de la Interna Merkato: Draghi substrekis la gravecon de pli profunda integri?o de la EU-interna merkato, precipe en areoj kiel cifereca infrastrukturo, energio, kaj financaj servoj.
  4. Reformoj por Kresko: Li alvokis al strukturaj reformoj en la membro?tatoj por plibonigi produktivecon, konkurenckapablon, kaj kreskon.
  5. Solidareco kaj Unueco: La raporto emfazis la gravecon de solidareco inter la membro?tatoj, precipe en tempoj de krizoj, por eviti disi?on kaj fortikigi la unuecon de la EU.

Kial ?i gravas?

La raporto de Draghi estas konsiderata kiel strategia gvidilo por la EU, precipe en epoko de grandaj ?an?oj kaj defioj. ?i celas ne nur rekuperon post la pandemio, sed anka? longda?ran transformadon de la EU-ekonomio kaj politiko por esti pli rezistema kaj konkurenca en la monda scenejo.

Samideane Istvan Szabolcs

?

--
K?sz?nj¨¹k, ha t¨¢mogatod az Eszperant¨® Alap¨ªtv¨¢nyt!
Sz¨¢mlasz¨¢munk: 16200144-18516517 - Magnet Bank

?
?
.
---
Az¨¦rt kapta ezt az ¨¹zenetet, mert feliratkozott a Google?Csoportok ?esp-en-hung¡± csoportj¨¢ra.
Az err?l a csoportr¨®l ¨¦s az ahhoz kapcsol¨®d¨® e-mailekr?l val¨® leiratkoz¨¢shoz k¨¹ldj?n egy e-amailt a(z) esp-en-hung+unsubscribe@... ³¦¨ª³¾°ù±ð.
A besz¨¦lget¨¦s megtekint¨¦s¨¦hez l¨¢togasson el ide: .

Re: Por spekti la funebran ceremonion de Renato

Kara Fernando,

Dankon pro via tre afabla mesa?o.

Ni nun aldonas la fu?itajn filmetojn al la registra?o de la evento, kaj espereble balda? povos dissendi ?in.

Kore,
Anna

On Mon, 3 Mar 2025 at 12:05, Fernando Maia Jr. via <fmaiajr=[email protected]> wrote:
Kara Anna,

dankon pro la malavareco permesi al ni, amikoj de foraj landoj, partopreni en tiu ceremonio...

Mi dankas al vi, al la gefiloj, al la amikoj, kiuj kun vi ?eestis, reprezentante ?iujn nin, esperantistojn.

Mia koro estis kun vi. Mi sekvis la tuton. Kaj mi sentis min reprezentita ne nur de tiuj, kiuj ?eestis, sed anka? de tiuj, kiuj mesa?is - kvankam mi multe deziris fizike ?eesti.

Nu... Niaj taskoj por Esperanto aspektas nun pli grandaj!... Tamen same nia kura?o!

Akceptu mian fratan brakumon elde Brazilo.

Via,?

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membri?o:

On Mon, Feb 24, 2025 at 7:40?PM Lowenstein Anna via <anna.lowenstein=[email protected]> wrote:
Por homoj, kiuj ne povos ?eesti la funebran ceremonion por Renato surloke, eblos spekti ?in en reala tempo a? poste uzante la jenan ligilon:

Username/Uzantnomo: vero3909
Password/Pasvorto: 014355

Kore,
Anna
?
--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
? ? ? 0794 313 7891
anna.lowenstein@...

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
? ? ? 0794 313 7891
anna.lowenstein@...

Re: Propono pri komitatanoj

¿ªÔÆÌåÓý

Dankon, Jens,

via grava analizo estas konvinkiga.

?

Sed, nu: kion fari? ?u ni ne povas eskapi el nia sorto? ?u ni fanfaronas pri Fina Venko, sed ne pretas eliri el nia komforta verda rondo? ?u tion vi volis emfazi?

?

Kaj kiel eliri el tiu ka?o? Kian konscion ni devus akiri, por kura?i eldiri vastpubliken nian opinion pri tiu monda lingva ordo de vi citita? Kiu povus reprezenti "la organizon" digne, vere kaj senkontra?dire?

?

Eble la Movado bezonas alfronti vere malfacilajn demandojn, por fari tiun kvalitosalton necesan por influi la mondoregadon.

****
d-ro?
Luigi Fraccaroli
cell/PT (+39) 348 7842198
anche su/anka? ?e WhatsApp
mail/retpo?to:?luigi.fraccaroli@...
------------------------
Rispetta l'ambiente: se non ti ¨¨ necessario, non stampare questa mail.
Bv. respekti la medion: ne presu sen neceso tiun ?i mesa?on.

Per guto malgranda, konstante frapante / ni semas kaj semas, konstante.

?

Da: [email protected] <[email protected]> Per conto di Jens Stengaard Larsen via groups.io
Inviato: luned¨¬ 10 marzo 2025 08:04
A: [email protected]
Oggetto: Re: [uea-membroj] Propono pri komitatanoj

?

La problemo ne estas nia strukturo, sed ke ni ne pretas okupi?i pri lingvoplanado de aliaj lingvoj krom Esperanto.

Esperanto estas la internacia lingvo, bone. Sed kial organizi?i kiel esperantisto, se la organizo ne organizas diskuton pri tiu?monda lingva ordo,?kiu garantiu la pluvivon ne nur de la internacia komunikado, sed anka? de pli malvaste difinitaj komunik-komunumoj? En la moderna mondo ne estas problemo akiri internaciajn kontaktojn, la problemo estas konservi iom da privateco. Homoj enfermas sin en ?e?o?ambrojn?, simple por ne droni en la oceano da malnecesaj informoj -- kaj tiamaniere perdas kontakton al la necesaj. Kiel ni povos kontribui al monda ordo en kiu avera?e edukita homo ricevas a?tomate?la necesajn informojn kaj devas nur minimume peni, sed peni, por scii pli?

?

Tio estas tre malfacilaj demandoj. Sed por solvi facilajn demandojn, oni ne bezonas organizi sin.

Re: Karaj esperantistinoj, ni salutas vin

Saluton Silvia! Mi memoras vin el la UK en 2014!

Kore

Stefan MacGill

Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto.
Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko.

On Sun, Mar 9, 2025 at 1:20?AM Silvia Rottenberg via <silviarott=[email protected]> wrote:
Saluton
Mi estas Silvia Rottenberg Prezidantino de BEA Bonaera ESPERANTO Asocio, Argentinio. kaj opinias same pri la temo de virinoj en la Movado..
Koran dankon
Silvia

El s¨¢bado, 8 de marzo de 2025, 06:18:31 a.?m. ART, Tatiana Mihno via <portalodessa=[email protected]> escribi¨®:

Mi dankas Vin,?Wu Guojiang!!
Tatiana

§¯§Ú§Ü§Ñ§Ü§Ú§ç §Ó§Ú§â§å§ã§à§Ó.

§ã§Ò, 8 §Þ§Ñ§â. 2025?§Ô. §Ó 11:16, Guojiang Wu via <ghemelurboj1=[email protected]>:

Karaj esperantistinoj,

Okaze de la internacia Virina Tago, ni, Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio,?saluta vin. La plej multaj el la membroj de la klubo estas virinoj. Ili ludas gravan rolon en diversaj laboroj. Sendube esperantistinoj ?ie en la mondo faris/as/os gravan kontribuon por evoluigo kaj progreso de la Esperanto-afero.

Onidire la mondo estas tiel bela kiel virinoj. ?i-momente mi volas diras, ke Esperantujo estas tiel bela kiel esperantistinoj. Karaj esperantistinoj, bonvolu akcepti el ni bondezirojn:

?

Sanon kaj feli?on?.

?

Wu Guojiang

Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio

Re: Karaj esperantistinoj, ni salutas vin

Saluton
Mi estas Silvia Rottenberg Prezidantino de BEA Bonaera ESPERANTO Asocio, Argentinio. kaj opinias same pri la temo de virinoj en la Movado..
Koran dankon
Silvia

El s¨¢bado, 8 de marzo de 2025, 06:18:31 a.?m. ART, Tatiana Mihno via groups.io <portalodessa@...> escribi¨®:

Mi dankas Vin,?Wu Guojiang!!
Tatiana

§¯§Ú§Ü§Ñ§Ü§Ú§ç §Ó§Ú§â§å§ã§à§Ó.

§ã§Ò, 8 §Þ§Ñ§â. 2025?§Ô. §Ó 11:16, Guojiang Wu via <ghemelurboj1=[email protected]>:

Karaj esperantistinoj,

Okaze de la internacia Virina Tago, ni, Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio,?saluta vin. La plej multaj el la membroj de la klubo estas virinoj. Ili ludas gravan rolon en diversaj laboroj. Sendube esperantistinoj ?ie en la mondo faris/as/os gravan kontribuon por evoluigo kaj progreso de la Esperanto-afero.

Onidire la mondo estas tiel bela kiel virinoj. ?i-momente mi volas diras, ke Esperantujo estas tiel bela kiel esperantistinoj. Karaj esperantistinoj, bonvolu akcepti el ni bondezirojn:

?

Sanon kaj feli?on?.

?

Wu Guojiang

Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio

Re: Propono pri komitatanoj

Karaj samideanoj,
mi volas konigi mian opinion pri la nuna diskuto.
Mi eniris la komitaton unuan fojon en 1979 kaj partoprenis ghiajn kunsidojn dum la 80-aj kaj 90-aj jaroj.
En mia unua periodo la nombro de komitatanoj estis multe pli alta, inter 70 kaj 80 personoj, sed ghi funkciis multe pli aktive ol nuntempe.
Dum la kongreso preskau chiutage okazis kunsidoj kaj la intervenoj de unuopaj komitatanoj estis tre viglaj, foje ech tro, ne temis pri gimnastikejo dum kiu oni levas kaj mallevas brakon por vochdoni, sed la komitatanoj funde ekzamenis la proponojn la agadojn de la estraro, akceptis respondecojn, aktivis.
Kiam mi revenis antau kelkaj jaroj mi miris pro la malgranda nombro de komitatanoj kaj pro la malmulta tempo dedichita dumkongrese al ghiaj laboroj
Do ni ne celu malgrandigi la nombron, tio ne estas la solvo, ni klopodu konvinki LA nomumi A-komitatanojn ne pro ilia preteco vojaghi al Uk sed pro ilia interesigho al kunlaborado kun la estraro.
Kaj ni celu plialtigi la nombron de B-komitatanoj kiuj vere estas la reprezentantoj de individuaj membroj.
Tio gravas
Plej sincere
Michela

Il giorno ven 7 mar 2025 alle ore 21:02 Didier Janot via <didier.janot=[email protected]> ha scritto:
?u UEA estas asocio por atingi celojn a? por provizi membrojn per servoj (kongresoj, revuoj, delegita reto¡­)?
?ajnas ke UEA ?efe okupi?as pri servoj kaj malmulte pri celoj. Certe UEA ne rezignu pri utilaj servoj, kiuj anka? kontribuas al la celo (ekz. al uzado de la lingvo), sed devus anka? pli okupi?i pri Esperanto.

Kia estus UEA se ?i estus fondita anta? kelkaj jaroj jam en la epoko de reta mondo?
Multaj asocioj (almena? tiuj kiuj celas aktivigi membrojn) havas pli simplan konsiston: nur unu gvidan instancon rekte elektitan de la membroj. Pro historiaj kialoj kaj funkciado per paperaj te?nologioj, UEA havas la nunan konsiston.?

?u oni devas ?ion ?an?i por refondi la asocion?
Estus grandega laboro kun multege da diskutoj kaj fine sen certeco ke nova konsisto bone funkcios kaj pli efikos. Interalie necesas kalkuli kun rilatoj kun landaj kaj fakaj asocioj, kiujn ebligas komitato.
Do eble estas pli bone pripensi kiel plibonigi la nunan sistemon, kun ne tro da ?an?oj, prefere kun simpligo de statuto kaj regularo kiam eblas.

Teorie la ekzisto de komitato devus provizi la asocion per aktivaj komitatanoj interalie por helpi la estraron, esti la motoro de aktiveco, rilati kun la membroj, la asocioj¡­ Sed individuaj membroj kiuj ricevas mesa?ojn de la komitata listo, ?eestas en komitat-kunvenoj ne vidas multe da aktiveco. Oni havas la impreson ke multaj komitatanoj venas en kunvenojn sen anta?e prepari kunvenojn, legi dokumentojn, informi?i, anta?-fari demandojn, fari proponojn¡­ Alia impreso estas ke oni ?efe okupi?as pri interna funkciado kaj ne multe pri celoj.

Kion fari por ke la komitato estu pli aktiva?
Estas bone ke ?iu ali?inta asocio havas unu reprezentanton, ?ar ali?intaj asocioj estas iamaniere parto de UEA kaj kontribuas (devus kontribui) al la celoj de UEA. Sed aktivas homoj ne strukturoj; do gravas ke individuaj membroj estu pli multnombraj ol nun ?ar ili estas la rimedoj. Gravas anka? instigi la membrojn al kontribuo, al partopreno en la komitato, en komisionoj¡­ Eblas organizi pli ofte vo?donadojn por membroj ne nur por elekti B-komitatanojn (kiam okazas vo?donado). Estus pli da B-komitatanoj, ekz. 1/500, eble 1/250, kaj oni kura?igu kaj faciligu kandidati?ojn.
Por utile vigligi la komitatan liston eblus permesi al simplaj membroj skribi en la listo, certe nur pri komitataj temoj. Tiu listo devus esti pli aktiva interalie pro prepari fizikajn kunvenojn dum kiuj ne eblas ?ion detale diskuti anta? vo?donoj.

La sistemo de komisionoj estas bona solvo por zorgi pri difinitaj taskoj. Kelkaj regule raportas (ekz. UN-agado) sed por multaj aliaj oni ne scias. Helpus se ?e la pa?o por ?iu komisiono estus priskribo pri agado de la komisiono (kion ?i faris, kion ?i planas fari, kian helpon ?i bezonas¡­) eventuale ligilo al pli da informo.

?is,
DJ

Le?jeu. 6 mars 2025 ¨¤?20:51, Orlando Raola via <oraola=[email protected]> a ¨¦crit?:
Estimataj komitatanoj kaj asocianoj:

Mi anka? entuziasmas, ke entute okazas diskuto pri la elekto de komitatanoj kaj fine pri la strukturo de la Asocio. Mi permesos al mi libere esprimi ideon, kiun jam delonge mi kovas en mia kapo, fakte ekde la tempo kiam mi estis komitatano A por Usono kaj poste membro de la Asocia estraro.

Ju pli mi pripensis la aferon, des pli mi konvinki?is, ke alvenis la tempo por granda kunveno (ne kongreso, ne konferenco sed kunveno) de ?iuj homoj kiuj interesi?as kaj pretas labori por la deklaritaj celoj de UEA kaj kviete kaj profunde analizi nian malnovi?intan statuton kaj strukturon, por serioze respondi la jenajn fundamentajn demandojn:
-?u vere asocio bazita sur "landaj asocioj" estas la plej ta?ga maniero mobilizi niajn laborfortojn kaj atingi niajn celojn en la nuna tempo?
-?u Komitato kun la konsisto kaj elektoreguloj de la nuna komitato povas vere plenumi la taskon esti la plejsupera organo de la Asocio?
-?u la ?efa celo de la Socio estas priservi la membrojn a? anta?enigi Esperanton (jes, amba?, sed en kiu ordo de prioritato)?

Estas multe pli da tiutipaj demandoj (rolo de la Centra Oficejo a? kio restas de la iama), dungitaj laborfortoj kontra? volontulaj, investopolitko kaj poseda?oj kaj tiel plu, la tuto kaj iom pli, mi ne emas listigi ?ion analizindan ?i mesa?e.

La celo de tiu Konstitucia Kunveno estos kolekti informojn, konstati faktojn, profunde analizi, kundividi la procezon kaj finfine produkti malneton de NOVAJ STATUTOJ KAJ REGULAROJ por pluveturigi ?ipon per sa?a kaj racia stirado, en la novajn tempojn.

Mi perfekte komprenas la eksterordinaran reziston al ?an?o kiun ?iutipaj homaj strukturoj montras, la preska? nevenkeblan inercion kiu mortigas plejparton de novaj ideoj kaj iniciatoj e? anta? la naski?o. Sed tamen..., mi foje priparolis tiun ?i ideon kun homoj ene de la Asocio kaj surprizite trovis, ke ili ne tiom kontra?as ?in, malgra? tio ke temos pri multege da plenrespondeca laboro kaj foruzo de miloj da laborhoroj...?iu demanu? sin: ?is la kioma ni lasos la barkon drivi, forturnante nian atenton de la vere atentindaj "elefantoj en la salono"?

Mi dankas vian atentan legadon de tiu ?i mesa?o, kaj pretos amike priparoli la detalojn, aparte kun tiuj homoj kiuj povos alporti konstruan kaj optimismajn ideojn al la tablo. Mi beda?ras, ke por gurdi la samajn malnovajn ideojn (?io estas en ordo, nur laboremulojn ni bezonas, ne novan statuton), mi ne disponas multan tempon nek paciencon.

Plej samideane via,

Re: Karaj esperantistinoj, ni salutas vin

Mi dankas Vin,?Wu Guojiang!!
Tatiana

§¯§Ú§Ü§Ñ§Ü§Ú§ç §Ó§Ú§â§å§ã§à§Ó.

§ã§Ò, 8 §Þ§Ñ§â. 2025?§Ô. §Ó 11:16, Guojiang Wu via <ghemelurboj1=[email protected]>:

Karaj esperantistinoj,

Okaze de la internacia Virina Tago, ni, Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio,?saluta vin. La plej multaj el la membroj de la klubo estas virinoj. Ili ludas gravan rolon en diversaj laboroj. Sendube esperantistinoj ?ie en la mondo faris/as/os gravan kontribuon por evoluigo kaj progreso de la Esperanto-afero.

Onidire la mondo estas tiel bela kiel virinoj. ?i-momente mi volas diras, ke Esperantujo estas tiel bela kiel esperantistinoj. Karaj esperantistinoj, bonvolu akcepti el ni bondezirojn:

?

Sanon kaj feli?on?.

?

Wu Guojiang

Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio

Karaj esperantistinoj, ni salutas vin

On Fri, Mar 7, 2025 at 09:02 PM, Didier Janot wrote:
?u UEA estas asocio por atingi celojn a? por provizi membrojn per servoj (kongresoj, revuoj, delegita reto¡­)?

Pri tiu demando bonvole legu (serchu tie lau "Forlasu la esperon, ke UEA efike okupi?os pri la disvastigo de Esperanto").

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Re: Propono pri komitatanoj

?u UEA estas asocio por atingi celojn a? por provizi membrojn per servoj (kongresoj, revuoj, delegita reto¡­)?
?ajnas ke UEA ?efe okupi?as pri servoj kaj malmulte pri celoj. Certe UEA ne rezignu pri utilaj servoj, kiuj anka? kontribuas al la celo (ekz. al uzado de la lingvo), sed devus anka? pli okupi?i pri Esperanto.

Kia estus UEA se ?i estus fondita anta? kelkaj jaroj jam en la epoko de reta mondo?
Multaj asocioj (almena? tiuj kiuj celas aktivigi membrojn) havas pli simplan konsiston: nur unu gvidan instancon rekte elektitan de la membroj. Pro historiaj kialoj kaj funkciado per paperaj te?nologioj, UEA havas la nunan konsiston.?

?u oni devas ?ion ?an?i por refondi la asocion?
Estus grandega laboro kun multege da diskutoj kaj fine sen certeco ke nova konsisto bone funkcios kaj pli efikos. Interalie necesas kalkuli kun rilatoj kun landaj kaj fakaj asocioj, kiujn ebligas komitato.
Do eble estas pli bone pripensi kiel plibonigi la nunan sistemon, kun ne tro da ?an?oj, prefere kun simpligo de statuto kaj regularo kiam eblas.

Teorie la ekzisto de komitato devus provizi la asocion per aktivaj komitatanoj interalie por helpi la estraron, esti la motoro de aktiveco, rilati kun la membroj, la asocioj¡­ Sed individuaj membroj kiuj ricevas mesa?ojn de la komitata listo, ?eestas en komitat-kunvenoj ne vidas multe da aktiveco. Oni havas la impreson ke multaj komitatanoj venas en kunvenojn sen anta?e prepari kunvenojn, legi dokumentojn, informi?i, anta?-fari demandojn, fari proponojn¡­ Alia impreso estas ke oni ?efe okupi?as pri interna funkciado kaj ne multe pri celoj.

Kion fari por ke la komitato estu pli aktiva?
Estas bone ke ?iu ali?inta asocio havas unu reprezentanton, ?ar ali?intaj asocioj estas iamaniere parto de UEA kaj kontribuas (devus kontribui) al la celoj de UEA. Sed aktivas homoj ne strukturoj; do gravas ke individuaj membroj estu pli multnombraj ol nun ?ar ili estas la rimedoj. Gravas anka? instigi la membrojn al kontribuo, al partopreno en la komitato, en komisionoj¡­ Eblas organizi pli ofte vo?donadojn por membroj ne nur por elekti B-komitatanojn (kiam okazas vo?donado). Estus pli da B-komitatanoj, ekz. 1/500, eble 1/250, kaj oni kura?igu kaj faciligu kandidati?ojn.
Por utile vigligi la komitatan liston eblus permesi al simplaj membroj skribi en la listo, certe nur pri komitataj temoj. Tiu listo devus esti pli aktiva interalie pro prepari fizikajn kunvenojn dum kiuj ne eblas ?ion detale diskuti anta? vo?donoj.

La sistemo de komisionoj estas bona solvo por zorgi pri difinitaj taskoj. Kelkaj regule raportas (ekz. UN-agado) sed por multaj aliaj oni ne scias. Helpus se ?e la pa?o por ?iu komisiono estus priskribo pri agado de la komisiono (kion ?i faris, kion ?i planas fari, kian helpon ?i bezonas¡­) eventuale ligilo al pli da informo.

?is,
DJ

Le?jeu. 6 mars 2025 ¨¤?20:51, Orlando Raola via <oraola=[email protected]> a ¨¦crit?:
Estimataj komitatanoj kaj asocianoj:

Mi anka? entuziasmas, ke entute okazas diskuto pri la elekto de komitatanoj kaj fine pri la strukturo de la Asocio. Mi permesos al mi libere esprimi ideon, kiun jam delonge mi kovas en mia kapo, fakte ekde la tempo kiam mi estis komitatano A por Usono kaj poste membro de la Asocia estraro.

Ju pli mi pripensis la aferon, des pli mi konvinki?is, ke alvenis la tempo por granda kunveno (ne kongreso, ne konferenco sed kunveno) de ?iuj homoj kiuj interesi?as kaj pretas labori por la deklaritaj celoj de UEA kaj kviete kaj profunde analizi nian malnovi?intan statuton kaj strukturon, por serioze respondi la jenajn fundamentajn demandojn:
-?u vere asocio bazita sur "landaj asocioj" estas la plej ta?ga maniero mobilizi niajn laborfortojn kaj atingi niajn celojn en la nuna tempo?
-?u Komitato kun la konsisto kaj elektoreguloj de la nuna komitato povas vere plenumi la taskon esti la plejsupera organo de la Asocio?
-?u la ?efa celo de la Socio estas priservi la membrojn a? anta?enigi Esperanton (jes, amba?, sed en kiu ordo de prioritato)?

Estas multe pli da tiutipaj demandoj (rolo de la Centra Oficejo a? kio restas de la iama), dungitaj laborfortoj kontra? volontulaj, investopolitko kaj poseda?oj kaj tiel plu, la tuto kaj iom pli, mi ne emas listigi ?ion analizindan ?i mesa?e.

La celo de tiu Konstitucia Kunveno estos kolekti informojn, konstati faktojn, profunde analizi, kundividi la procezon kaj finfine produkti malneton de NOVAJ STATUTOJ KAJ REGULAROJ por pluveturigi ?ipon per sa?a kaj racia stirado, en la novajn tempojn.

Mi perfekte komprenas la eksterordinaran reziston al ?an?o kiun ?iutipaj homaj strukturoj montras, la preska? nevenkeblan inercion kiu mortigas plejparton de novaj ideoj kaj iniciatoj e? anta? la naski?o. Sed tamen..., mi foje priparolis tiun ?i ideon kun homoj ene de la Asocio kaj surprizite trovis, ke ili ne tiom kontra?as ?in, malgra? tio ke temos pri multege da plenrespondeca laboro kaj foruzo de miloj da laborhoroj...?iu demanu? sin: ?is la kioma ni lasos la barkon drivi, forturnante nian atenton de la vere atentindaj "elefantoj en la salono"?

Mi dankas vian atentan legadon de tiu ?i mesa?o, kaj pretos amike priparoli la detalojn, aparte kun tiuj homoj kiuj povos alporti konstruan kaj optimismajn ideojn al la tablo. Mi beda?ras, ke por gurdi la samajn malnovajn ideojn (?io estas en ordo, nur laboremulojn ni bezonas, ne novan statuton), mi ne disponas multan tempon nek paciencon.

Plej samideane via,

La Ondo de Esperanto estas denove abonebla per PayPal

¿ªÔÆÌåÓý

Ekde februaro 2025 la sendependa internacia gazeto ¡°La Ondo de Esperanto¡± denove estas abonebla per la internacia pagosistemo PayPal.

Legu pli ?e kaj (re)abonu la ¡°Ondon¡± por 2025 (se vi ankora? ne abonis).

Ni estas kontra? milito, ni estas por paco!
La retejo por vi:
Ni en Telegramo:

Re: Propono pri komitatanoj

Stefan MacGill skribis:

Kiel chiu movadano scias, shanghi statuton de UEA estas pli malfacila ol poasigi kamelon tra la okulo de nadlo. Humphrey Tonkin sukcesis en ch. 1980, sed neniu poste alprenis tiun preskau maleblan sisifan taskon
Oni ja alprenis tiun taskon anka? poste, nome en 2016, kiam dek artikoloj de la Statto estis ?an?itaj per ?enerala Vo?dono. Raportio pri tio legeblaas ?e. Raportio pri tio legeblaas che

La diskuton en Libera Folio pri plimultigo de komitatanoj A mi komentis ?i tie:

Osmo Buller