¿ªÔÆÌåÓý

ctrl + shift + ? for shortcuts
© 2025 Groups.io

Re: Propono pri komitatanoj


 

?u UEA estas asocio por atingi celojn a? por provizi membrojn per servoj (kongresoj, revuoj, delegita reto¡­)?
?ajnas ke UEA ?efe okupi?as pri servoj kaj malmulte pri celoj. Certe UEA ne rezignu pri utilaj servoj, kiuj anka? kontribuas al la celo (ekz. al uzado de la lingvo), sed devus anka? pli okupi?i pri Esperanto.

Kia estus UEA se ?i estus fondita anta? kelkaj jaroj jam en la epoko de reta mondo?
Multaj asocioj (almena? tiuj kiuj celas aktivigi membrojn) havas pli simplan konsiston: nur unu gvidan instancon rekte elektitan de la membroj. Pro historiaj kialoj kaj funkciado per paperaj te?nologioj, UEA havas la nunan konsiston.?

?u oni devas ?ion ?an?i por refondi la asocion?
Estus grandega laboro kun multege da diskutoj kaj fine sen certeco ke nova konsisto bone funkcios kaj pli efikos. Interalie necesas kalkuli kun rilatoj kun landaj kaj fakaj asocioj, kiujn ebligas komitato.
Do eble estas pli bone pripensi kiel plibonigi la nunan sistemon, kun ne tro da ?an?oj, prefere kun simpligo de statuto kaj regularo kiam eblas.

Teorie la ekzisto de komitato devus provizi la asocion per aktivaj komitatanoj interalie por helpi la estraron, esti la motoro de aktiveco, rilati kun la membroj, la asocioj¡­ Sed individuaj membroj kiuj ricevas mesa?ojn de la komitata listo, ?eestas en komitat-kunvenoj ne vidas multe da aktiveco. Oni havas la impreson ke multaj komitatanoj venas en kunvenojn sen anta?e prepari kunvenojn, legi dokumentojn, informi?i, anta?-fari demandojn, fari proponojn¡­ Alia impreso estas ke oni ?efe okupi?as pri interna funkciado kaj ne multe pri celoj.

Kion fari por ke la komitato estu pli aktiva?
Estas bone ke ?iu ali?inta asocio havas unu reprezentanton, ?ar ali?intaj asocioj estas iamaniere parto de UEA kaj kontribuas (devus kontribui) al la celoj de UEA. Sed aktivas homoj ne strukturoj; do gravas ke individuaj membroj estu pli multnombraj ol nun ?ar ili estas la rimedoj. Gravas anka? instigi la membrojn al kontribuo, al partopreno en la komitato, en komisionoj¡­ Eblas organizi pli ofte vo?donadojn por membroj ne nur por elekti B-komitatanojn (kiam okazas vo?donado). Estus pli da B-komitatanoj, ekz. 1/500, eble 1/250, kaj oni kura?igu kaj faciligu kandidati?ojn.
Por utile vigligi la komitatan liston eblus permesi al simplaj membroj skribi en la listo, certe nur pri komitataj temoj. Tiu listo devus esti pli aktiva interalie pro prepari fizikajn kunvenojn dum kiuj ne eblas ?ion detale diskuti anta? vo?donoj.

La sistemo de komisionoj estas bona solvo por zorgi pri difinitaj taskoj. Kelkaj regule raportas (ekz. UN-agado) sed por multaj aliaj oni ne scias. Helpus se ?e la pa?o por ?iu komisiono estus priskribo pri agado de la komisiono (kion ?i faris, kion ?i planas fari, kian helpon ?i bezonas¡­) eventuale ligilo al pli da informo.

?is,
DJ



Le?jeu. 6 mars 2025 ¨¤?20:51, Orlando Raola via <oraola=[email protected]> a ¨¦crit?:
Estimataj komitatanoj kaj asocianoj:

Mi anka? entuziasmas, ke entute okazas diskuto pri la elekto de komitatanoj kaj fine pri la strukturo de la Asocio. Mi permesos al mi libere esprimi ideon, kiun jam delonge mi kovas en mia kapo, fakte ekde la tempo kiam mi estis komitatano A por Usono kaj poste membro de la Asocia estraro.

Ju pli mi pripensis la aferon, des pli mi konvinki?is, ke alvenis la tempo por granda kunveno (ne kongreso, ne konferenco sed kunveno) de ?iuj homoj kiuj interesi?as kaj pretas labori por la deklaritaj celoj de UEA kaj kviete kaj profunde analizi nian malnovi?intan statuton kaj strukturon, por serioze respondi la jenajn fundamentajn demandojn:
-?u vere asocio bazita sur "landaj asocioj" estas la plej ta?ga maniero mobilizi niajn laborfortojn kaj atingi niajn celojn en la nuna tempo?
-?u Komitato kun la konsisto kaj elektoreguloj de la nuna komitato povas vere plenumi la taskon esti la plejsupera organo de la Asocio?
-?u la ?efa celo de la Socio estas priservi la membrojn a? anta?enigi Esperanton (jes, amba?, sed en kiu ordo de prioritato)?

Estas multe pli da tiutipaj demandoj (rolo de la Centra Oficejo a? kio restas de la iama), dungitaj laborfortoj kontra? volontulaj, investopolitko kaj poseda?oj kaj tiel plu, la tuto kaj iom pli, mi ne emas listigi ?ion analizindan ?i mesa?e.

La celo de tiu Konstitucia Kunveno estos kolekti informojn, konstati faktojn, profunde analizi, kundividi la procezon kaj finfine produkti malneton de NOVAJ STATUTOJ KAJ REGULAROJ por pluveturigi ?ipon per sa?a kaj racia stirado, en la novajn tempojn.

Mi perfekte komprenas la eksterordinaran reziston al ?an?o kiun ?iutipaj homaj strukturoj montras, la preska? nevenkeblan inercion kiu mortigas plejparton de novaj ideoj kaj iniciatoj e? anta? la naski?o. Sed tamen..., mi foje priparolis tiun ?i ideon kun homoj ene de la Asocio kaj surprizite trovis, ke ili ne tiom kontra?as ?in, malgra? tio ke temos pri multege da plenrespondeca laboro kaj foruzo de miloj da laborhoroj...?iu demanu? sin: ?is la kioma ni lasos la barkon drivi, forturnante nian atenton de la vere atentindaj "elefantoj en la salono"?

Mi dankas vian atentan legadon de tiu ?i mesa?o, kaj pretos amike priparoli la detalojn, aparte kun tiuj homoj kiuj povos alporti konstruan kaj optimismajn ideojn al la tablo. Mi beda?ras, ke por gurdi la samajn malnovajn ideojn (?io estas en ordo, nur laboremulojn ni bezonas, ne novan statuton), mi ne disponas multan tempon nek paciencon.

Plej samideane via,


Join [email protected] to automatically receive all group messages.