¿ªÔÆÌåÓý

ctrl + shift + ? for shortcuts
© 2025 Groups.io

Re: [un-laborgrupo] Forpasis Papo Francisko, kiu son?is en Esperanto


 

Saluton,

Dankon karaj Fernando, Jose Antonio kaj Mireille pro viaj intervenoj. Kondelencojn al ?iuj katolikoj, al la mondo. La forpasinto estis amiko de ?iuj, malfermi?is al ?iuj. Li estis kontra? militoj, strebis je egaleco de ?iuj. Ne katolikoj perdis, sed la mondo perdis grandan figuron.

Aliflanke, Mi ne estas katoliko sed mi ?ojus se venos anka? Papo el Afriko. En 2013, multaj afrikanoj pensis ke elekti?os Papo el Afriko kio ne okazis.
Mi ne konas kriteriojn por fari?i Papo sed mi forte opinias ke en Afriko estas bonaj kandidatoj.


Amike,

Jeremie

SABIYUMVA J¨¦r¨¦mie
SIS BPS Rumonge
T¨¦l: 69066457, 79218342, 77733052; 76733052

Le lun. 21 avr. 2025, 16:13, Grosjean Mireille via <mirejo.mireille=[email protected]> a ¨¦crit?:
Saluton al ?iuj!
La papo estis elektita en la jaro 2013.
En la jaro 2014 ILEI havis sian Konferencon en Montevideo, Urugvajo, kaj UEA havis sian Universalan Kongreson en Buenos Aires, Argentino. En la devenlando de la papo. Mi partoprenis kaj bone memoras la multnombrajn portretojn de tiu personeco, la argentina popolo tiom fieris, ke ili liveris papon al la mondo. En la stratoj, sur la balkonoj, vidi?is portretoj de li.

Mi tre ?atas la tekston de Fernando, mi dankas al li. Jos¨¦ Antonio pravas, kiel li diras, ke estis "lerta eskapo", kiam la papo parolis pri siaj son?oj en EO.

Mi ne estas katolika.

Miaj kondolencoj iru al ?iuj katolikoj, al ?iuj membroj de IKUE, al Marija Belosevic ?ia prezidantino.

Ni esperu, ke la kardinaloj trovu sa?an personecon kiel posteulon. Kial ne papo el Afriko? La flughaveno de Kotonuo, Benino, nomi?as "Bernardin Gantin", benina kardinalo, kiu estis "preska?" elektita papo. Kio estas pli ver?ajna: papo afrika a? papo ina?

Elkore salutas
Mireille Grosjean

Le?lun. 21 avr. 2025 ¨¤?15:56, Fernando Maia Jr. via <fmaiajr=[email protected]> a ¨¦crit?:
Aldone?al mia mesa?o al la Komitato de UEA kaj en la dissendolisto UEA-membroj, mi dividas la tradukon en Esperanto de la deklaroj de la ?enerala Sekretario de Unui?intaj Nacioj (UN) kaj de la ?enerala Sekretario de la Organizo de la Amerikaj ?tatoj (OA?):

Deklaro de la ?enerala Sekretario de UN pri la forpaso de Lia Sankta Mo?to Papo Francisko

"Mi ali?as al la mondo funebranta la forpason de Lia Sankta Mo?to Papo Francisko, mesa?isto de espero, humileco kaj humaneco. Papo Francisko estis transcenda vo?o por paco, homa digno kaj socia justeco. Li postlasas hereda?on de fido, servo kaj kompato por ?iuj - precipe tiuj lasitaj ?e la randoj de la vivo a? kaptitaj de la hororoj de konflikto. Papo Francisko estis homo de fido por ?iuj kredoj - laborante kun homoj de ?iuj kredoj kaj fonoj por lumigi la vojon anta?en. Tra la jaroj, Unui?intaj Nacioj estis multe inspiritaj de lia sindedi?o al la celoj kaj idealoj de nia organizo - mesa?o, kiun mi transdonis en miaj renkonti?oj kun li kiel ?enerala Sekretario. En sia historia vizito al la ?efsidejo de Unui?intaj Nacioj en 2015 li parolis pri la idealo de la organizo pri "unui?inta homa familio". Papo Francisko anka? komprenis, ke protekti nian komunan hejmon estas, esence, profunde morala misio kaj respondeco, kiu apartenas al ?iu homo. Lia Papa Encikliko ¡ª Laudato Si' ¡ª estis grava kontribuo al la tutmonda mobilizado, kiu rezultigis la gravan Parizan Interkonsenton pri klimata ?an?o. Papo Francisko iam diris: La estonteco de la homaro ne estas ekskluzive en la manoj de politikistoj, de grandaj gvidantoj, de grandaj kompanioj... [?i] estas, ?efe, en la manoj de tiuj homoj, kiuj rekonas la alian kiel 'vi' kaj sin mem kiel parton de 'ni'. Nia dividita kaj malkongrua mondo estos multe pli bona loko, se ni sekvos lian ekzemplon de unueco kaj reciproka kompreno en niaj propraj agoj. Mi esprimas mian plej profundan kondolencon al katolikoj kaj ?iuj tra la mondo inspiritaj de la eksterordinara vivo kaj ekzemplo de Papo Francisko.

Deklaro de la ?enerala Sekretario de OA? pri la Forpaso de Papo Francisko

"Ni esprimas nian plej profundan mal?ojon pro la forpaso de Papo Francisko. ?i tiu estas aparte mal?oja momento, markita de la doloro pro la perdo de iu, kies profunda homeco funkciis kiel konstanta gvidilo por ni ?iuj - iu, kiu instruis nin, gvidis per ekzemplo kaj fari?is neevitebla morala referenco per sia solidareco, justecosento, kompato kaj amo al aliaj. Kiel tutmonda komunumo ni suferis grandegan kaj neripareblan perdon pro lia morto. Ni ?iuj konscias, ke ni bezonas lian ?eeston nun pli ol iam ajn kaj ke ni devas da?rigi lian ekzemplon kun ne?ancelebla enga?i?o. Lia vo?o kaj trankvila racio, liaj agoj kaj lia vivo mem da?re donas forton kaj fidon al homoj kaj kredantoj tra la mondo. Dankon, ?iam, pro tiom multe. Dankon pro via ne?ancelebla fido, esprimita kun tia sa?o kaj paco."

Samideane,

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membri?o:


On Mon, Apr 21, 2025 at 10:34?AM Fernando Maia Jr. <fmaiajr@...> wrote:
Saluton!

Mi skribas kiel Komitatano A de Brazilo kaj kiel esperantisto. Hodia? la mondo adia?as Jorge Mario Begoglio, Papo Francisko, la unua latinamerika papo. Tiu argentina mondcivitano certe lasas al ni nemezureblan hereda?on por la tuta homaro.

Francisko konstante petis pacon. En la lastaj tagoj li postulis batalhalton en Gazao kaj kontra?is la armadismajn politikojn. Li kondamnis malamon kontra? enmigrintoj kaj la "ekonomion,
kiu murdas". Li elektis la malri?ulojn, indi?enojn, la izolitojn kaj la zorgadon pri la Tero, nia komuna hejmo. Li plurfoje pardonpetis kaj konstante anta?enigis inkluzivon kaj dialogon, ne nur interreligian, sed kun ?iuj, kiuj estas diversaj. Neniu estas perfekta, sed al kredantoj kaj nekredantoj: egale Francisko donis al ?iuj esperon.

Mi ne estas katoliko. Mi e? ne estas baptito, kio normale okazas al beboj en Brazilo pro la forto de kulturo. Sed mi komprenas, ke estas utile por nia movado ekpreni al si la vortojn de ?i tiu viro, kiu estis lumturo en mondo tre nebula. Tiu, kiu estis internaciisto en mondo, kie internaciismo estas sub minaco.

Mi esprimas mian kondolencon al la katolika komunumo, ?efe la esperantista, speciale al niaj aktivuloj en la??kaj precipe al nia faka asocio IKUE. Mi kura?igas ?iujn uzi la okazon por konsideri legi la esperantajn tekstojn de ?i tiu granda homo:


- ili estas treege inspiraj por nia aktivismo, precipe Laudato Si' - sendepende de niaj kredoj.?Poligloto, li parolis 8 lingvojn. Tio sendube influis lian atenton al kultura diverseco kaj mondcivitaneco. Francisko, li mem diris, son?is en Esperanto. Francisko la? multaj manieroj estis esperantisto.

Bondezire pri nia mondo, al ?iuj, kun espero ?iam,

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membri?o:

Join [email protected] to automatically receive all group messages.