Keyboard Shortcuts
Likes
Search
La facileco de Esperanto, kiel argumento por lerni kaj plulerni ?in. Estis: Propono pri komitatanoj
¿ªÔÆÌåÓýSaluton, karaj! (Mi iom korektas la mistajpojn en la citita teksto por faciligi
la komprenon.) Am 13.03.25 um 08:09 schrieb Stefan
MacGill via groups.io:
Fakte, Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol aliaj lingvoj. Okazis jam multaj lernejaj eksperimentoj, la? kiuj ?is proksimume 600 horoj da lernado de alia lingvo (tiukaze la franca por italaj lernejanoj) la sama nivelo en Esperanto estas atingebla en kvarono de la tempo (do ?i-kaze 150 horoj).? Ni ne scias ion tute precizan pri la posta tempo - do ?u la nivelo de 2000 horoj de lingvo kiel la franca estas atingebla per 500 horoj de Esperanto a? pli. Sed eblas supozi, ke por la 1400 aldonaj horoj (de 600 ?is 2000) en Esperanto oni bezonas ion inter kvarono kaj duono (tio pro la malpli multaj lernendaj radikoj); ni prenu proksimume trionon. Do supozeble la nivelo de 2000 horoj de la franca (a? simila lingvo) estas atingebla per proksimume 150 + 500 ~ 650 horoj (?iukaze tre ver?ajne io inter 500 kaj 1000). La efiko de la pli granda facileco de Esperanto estas, ke (por
multaj okcidente?ropanoj) kurso de 50 ?is 100 horoj en nacia
lingvo atingas proksime la nivelon A1 de la e?ropa referenckadro;
tio ne sufi?as por facile memstare plulerni. En Esperanto per 50
?is 100 horoj oni atingas la nivelon B1 ?is B2 kaj tio jes bone
sufi?as por memstare plulerni, simple el la praktiko. (Iom da
posta polurado en progresanta kurso helpos.) Tio estas grava ero de la grandega diferenco de Esperanto al
aliaj lingvoj. Por profundi?i en lingvistiko k.s. Nu, multe pli facila ol ?iu nacia lingvo, kiun mi lernis a? pri kiu mi a?dis.
Se Esperanto ne havus tiun apartan econ esti multe pli facila ol aliaj lingvoj, mi supozeble ne eklernus Esperanton. Tio vere fascinis min, post lernado de la franca, latina, malnovgreka kaj angla. Ni tre konsciu, ke homoj venas al Esperanto (kaj restas ?e ?i) pro tre multaj ka?zoj kaj motivoj.Homoj malsamas, ilia fono malsamas, iliaj ?atoj malsamas - kaj iliaj motivoj por interesi?i pri Esperanto anka? malsamas. (Estas same pri ekzemple elekto de partio; kelkaj vo?donas pro la ?efkandidato, aliaj pro la loka kandidato, pliaj pro vizito de afabla partia varbanto, iuj pro la entuziasmo de amiko ktp. Iuj pro la programo kaj iuj pro tio, ke el la anta?a programo la partio vere realigis ion :) La solvo por ni estas, ke ni prefere elprovu ?e la celpubliko
diversajn argumentojn. Kelkaj entuziasmas kaj reagas pro unu,
aliaj pro alia argumento. Tiel faras multaj varbantoj de plej
diversaj produktoj kaj servoj. Certe homoj iom vidas tiujn du flankojn de balancilo. Sed ne nur. Iuj simple eklernas Esperanton, ?ar la ideo en si mem estas fascina, e? fascinega, io komplete nova: Ne nur transpreni lingvan strukturon, tia kia ?i hazarde evoluis dum jarmiloj. Anstata?e Zamenhof mem aktive kreis bazon de lingvo la? principoj troveblaj en la aliaj, historie evoluintaj lingvoj - sed kun multe malpli da reguloj kaj sen esceptoj. Kaj homoj akceptis tion, uzis la bazon kaj faris lingvon el ?i. Jen io neniam anta?e okazinta en tiom granda skalo kaj kun tia disvasti?o kaj centmiloj da parolantoj. Kompleta nova?o de la homa historio! Mi simple volis satigi mian scivolemon, mi volis scii, pri kio temas, ?u tio vere funkcias, ?u veras, ke tiom malmulte oni lernas kaj tamen sukcesas interparoli, ?u eblas esprimi ?ion ajn en tiu konscie kreita lingvo, verki librojn, legi kaj ?ui librojn kaj poemojn ktp. Dum jarmiloj homoj simple uzis la lingvojn, tiaj kiaj ili hazarde
estis evoluintaj. Por internacie interparoli necesis investi
multegan tempon por lerni pri ?iuj malregulecoj ktp. Kaj jen estis
tiuj geniuloj, Schleyer kaj poste Zamenhof - li pli sukcesa ol la
unua - kiuj disbatis la regulo-staplojn kaj kreis novajn multe pli
simplajn kaj klarajn. Brila evoluo de la homara historio! Post la eklernado mi trovis agrablajn homojn, kun kiuj mi povis
post malpli ol 20 lernohoroj jam konversacii. Do mi restis. Poste mi konstatis, kiujn grandegajn konsekvencojn la principoj de Esperanto havas. Mi rajtis paroli pri arbejo kaj herbaro - kaj oni ne povis diri, ke mal?ustas, nur ke oni tiel kutime ne diras. Post kelkaj jaroj mi konstatis, ke mia nivelo superis tiun de ?iuj miaj aliaj fremdlingvoj. Mi konstatis, ke Esperanto kondukis min al multegaj landoj, kiujn kun la naciaj lingvoj mi anta?e ne vizitis; preska? ?iuj landoj de E?ropo. Mi konstatis, ke en la Esperanto-rondoj kunvenas homoj el tre multaj landoj (dum en mia ofta ferilando Francio estis kutime ?efe francoj; tute bele, sed malpli varie). Mi konstatis, ke la originalan literaturon de Esperanto kreas homoj el tre multaj lingvoregionoj kaj landoj - kaj tiun de la angla a? franca kreis preska? nur denaskuloj de tiuj lingvoj (kiuj do prezentas ?efe la mondobildon lernitan kaj spertitan en siaj regionoj). Ankora? iom pli poste mi lernis, ke la? studoj la anglan sciencan literaturon kreas je 80 % angladenaskuloj, dum kompreneble en Esperantujo ?iuj havas multe pli similan eblecon krei sciencajn tekstojn. ?io ?i estas konsekvencoj de la relativa facileco de Esperanto.
Estas normala afero, ke novan aferon akceptas nur eble 1 ?is 2 procentoj de la celpubliko. ?iu varbisto kaj surmerkatigisto tion konscias. Oni jubilas pri tiuj, kiuj akceptas la novan aferon - oni neglektas tiujn, kiuj ne. Anka? pri Esperanto: Prelegu pri Esperanto en gimnazio al kelkaj klasoj - kaj konstatu, ke inter cent lernejanoj almena? du serioze interesi?os pri Esperanto. Ke ni ne jam atingis rilaton de 2 al 100 kompare kun la angla, tio estas simple efiko de nia mallaboremo, de nia erara ?paremo (indas elspezi proksimume 5 % de niaj bu?etoj por varbado al kursoj) kaj de nia kontra?staro doni decajn honorariojn kaj salajrojn al tiuj homoj, kiuj enga?i?as por la disvastigo de Esperanto. Krome mi kontentas pri ?iu homo, kiu lernas alian lingvon ol
Esperanton. Tio montras al tiu homo, kiom komplika tiu lingvo
estas. Krome tiu homo lernas multon, kio helpos ?e ebla posta
lernado de Esperanto. Indas glorigi la instruistojn de la aliaj
lingvoj - ili transprenas la duonon de la instrulaboro, kiu
necesas, kiam homo lernas Esperanton kiel unuan lingvon :-D Amike Lu
-- Lu Wunsch-Rolshoven UEA, komunikado Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686 Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686 |