Keyboard Shortcuts
ctrl + shift + ? :
Show all keyboard shortcuts
ctrl + g :
Navigate to a group
ctrl + shift + f :
Find
ctrl + / :
Quick actions
esc to dismiss
Likes
Search
Re: Propono pri komitatanoj
Kara Orlando, Mi dankas pro via propono de Konstitucia Kunveno pri la Statuto de UEA, kaj tion inkluzivos kiel diskutindan temon en nia Strategia Laborplanado. ?Efektive, necesas minimume komisiono pri statut?an?oj, ne nur pro lastatempaj proponoj, sed anka? por ke ?i konformi?u kun la novaj nederlandaj le?oj rilate neprofitcelajn asociojn. ?Do via ripetata ideo revenas en tute konvena momento, ?ar mi supozas ke plimulto el niaj membroj konsentas pri la bezono. ?Ni kune venku la ¡°inercion¡±, kiel ni espereble sukcesos fari anka? pri aliaj necesaj elementoj en nia agado por la estonteco. ?Pli konkretajn ideojn por konsidero kaj agado la? la KIRI-kolonoj ni diskonigos, kaj invitas reagojn dum la monatoj anta? la Universala Kongreso en Brno (Burno). Amike, Duncan Duncan Charters, Prezidanto Universala Esperanto-Asocio uea.prezidanto@... ?
On Thursday, March 6, 2025 at 01:51:47 PM CST, Orlando Raola via groups.io <oraola@...> wrote:
Estimataj komitatanoj kaj asocianoj: Mi anka? entuziasmas, ke entute okazas diskuto pri la elekto de komitatanoj kaj fine pri la strukturo de la Asocio. Mi permesos al mi libere esprimi ideon, kiun jam delonge mi kovas en mia kapo, fakte ekde la tempo kiam mi estis komitatano A por Usono kaj poste membro de la Asocia estraro. Ju pli mi pripensis la aferon, des pli mi konvinki?is, ke alvenis la tempo por granda kunveno (ne kongreso, ne konferenco sed kunveno) de ?iuj homoj kiuj interesi?as kaj pretas labori por la deklaritaj celoj de UEA kaj kviete kaj profunde analizi nian malnovi?intan statuton kaj strukturon, por serioze respondi la jenajn fundamentajn demandojn: -?u vere asocio bazita sur "landaj asocioj" estas la plej ta?ga maniero mobilizi niajn laborfortojn kaj atingi niajn celojn en la nuna tempo? -?u Komitato kun la konsisto kaj elektoreguloj de la nuna komitato povas vere plenumi la taskon esti la plejsupera organo de la Asocio? -?u la ?efa celo de la Socio estas priservi la membrojn a? anta?enigi Esperanton (jes, amba?, sed en kiu ordo de prioritato)? Estas multe pli da tiutipaj demandoj (rolo de la Centra Oficejo a? kio restas de la iama), dungitaj laborfortoj kontra? volontulaj, investopolitko kaj poseda?oj kaj tiel plu, la tuto kaj iom pli, mi ne emas listigi ?ion analizindan ?i mesa?e. La celo de tiu Konstitucia Kunveno estos kolekti informojn, konstati faktojn, profunde analizi, kundividi la procezon kaj finfine produkti malneton de NOVAJ STATUTOJ KAJ REGULAROJ por pluveturigi ?ipon per sa?a kaj racia stirado, en la novajn tempojn. Mi perfekte komprenas la eksterordinaran reziston al ?an?o kiun ?iutipaj homaj strukturoj montras, la preska? nevenkeblan inercion kiu mortigas plejparton de novaj ideoj kaj iniciatoj e? anta? la naski?o. Sed tamen..., mi foje priparolis tiun ?i ideon kun homoj ene de la Asocio kaj surprizite trovis, ke ili ne tiom kontra?as ?in, malgra? tio ke temos pri multege da plenrespondeca laboro kaj foruzo de miloj da laborhoroj...?iu demanu? sin: ?is la kioma ni lasos la barkon drivi, forturnante nian atenton de la vere atentindaj "elefantoj en la salono"? Mi dankas vian atentan legadon de tiu ?i mesa?o, kaj pretos amike priparoli la detalojn, aparte kun tiuj homoj kiuj povos alporti konstruan kaj optimismajn ideojn al la tablo. Mi beda?ras, ke por gurdi la samajn malnovajn ideojn (?io estas en ordo, nur laboremulojn ni bezonas, ne novan statuton), mi ne disponas multan tempon nek paciencon. Plej samideane via, On Wed, Mar 5, 2025 at 10:29?PM Stefan MacGill via <stefan.macgill=[email protected]> wrote:
--
//////////////////////////////////////
Orlando E. Raola Greenbrae, CA 94904 \\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\ |
to navigate to use esc to dismiss