¿ªÔÆÌåÓý

ctrl + shift + ? for shortcuts
© 2025 Groups.io

EKO 10 Poliglotoj


 


EKO 2025-10. Marto 4. Pezo: 500 KB. Alkro?a?o UN 75 340 KB: Sume 840 KB

?

UEA aktivas inter poliglotoj

La informa agado por poliglotoj, strategia celgrupo por konsciigo pri Esperanto, fari?is kerna por UEA. En la lastaj jaroj, kunlabore kun E@I kaj TEJO, UEA garantiis signifan ?eeston de Esperanto en la eventoj, kiuj fari?is la plej gravaj poliglotaj eventoj de la mondo. La Plurlingvula Kunveno, organizata de E@I, okazadas en du versioj: rete (kutime en la unua trimestro) kaj surloke (kutime en la dua trimestro). En 2024 la surloka evento okazis en Prago kaj allogis pli ol 700 homojn el sepdeko da landoj. En 2025 UEA denove sponsoras la eventojn, kio donas ne nur videbligon al Esperanto, sed anka? okazojn plurmaniere prezenti niajn lingvon kaj movadon, aldone al ekskluzivaj rabatoj por esperantistoj.

Por la Reta Poliglota Renkonti?o (Polyglot Gathering Online), kiu okazos de la 6-a ?is la 9-a de marto 2025, la esperantistoj ?uas 40%-an rabaton por la ali?kotizo: do € 30 anstata? la nunaj € 50 EUR. Por tio sufi?as entajpi la rabatkodon ¡°ueamojosas¡± en la??().

Pri la Reta Poliglota Renkonti?o la sponsorado de UEA ebligas la aperigon de la nomo de UEA kaj Esperanto en ?iuj video-registra?oj de la evento, kiuj normale spekteblas iom post la evento mem en la jutub-kanalo ?();?

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA.

Dua Bulteno de Brno

En la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto. Kovrilbildo en la PDF. El?uta invito disiris al la ali?intoj. Legu pli ?e .

?

?

Senkosta urba trafiko por BET-59

La urbo Ka?no konsentis provizi?senpagan?veturadon per la urbaj busoj kaj trolebusoj por la partoprenantoj de BET-59. Legu pli en La Ondo de Esperanto?.

Gediminas Deg?sys, litova filozofo, poligloto, fakulo pri Afriko, poeto kaj esperantisto, en la 59-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Ka?no prezentos sian prelegon pri la sub-sahara Afriko. Konati?u kun li en la nova?retejo La Ondo de Esperanto ?e?

?

EKO gratulas la elektitojn al la Komitato de UEA

La novaj komitatanoj B de UEA estas?Jos¨¦ Antonio del Barrio?el Hispanio,?Marija Belo?evi??el Kroatio,?Fran?ois Lo Jacomo?el Francio,?Wu Guojiang?el ?inio kaj?Espoir Kasati?el Kongo DR. La nove elektitaj komitatanoj B oficos ekde la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato en Brno.

SMG: La A-komitatanoj estas nomumataj de la ali?intaj Landaj kaj Fakaj Asocioj. La
C-komitatanoj estas nomumitaj de la A- kaj B-komitatanoj. Mi dum pluraj jaroj estis
B-komitatano kaj poste, ?is nun, C-komitatano.

?

Tago de la Gepatra Lingvo raportita en ?inio

El Popola ?inio raportas al la ?ina publiko la mesa?on de UEA en la Internacia Tago de la Gepatra lingvo en la ?ina lingvo kaj Esperanto, jen:

? .?

Chen Ji, ?enerala Sekretario de la??ina Esperanto-Ligo

Indonezio rolas tutmonde per la junulara kongreso

TEJO, kunlabore kun UEA,?lan?is donackampanjon por ebligi la amasan partoprenon de junaj esperantistoj el Azio kaj Oceanio en la 81-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en Indonezio de la 9-a ?is la 16-a de a?gusto. Ni petas vian plej vastan kaj malavaran subtenon al nia iniciato.

La IJK en Indonezio estas la unua IJK en Sudorienta Azio depost 13 jaroj kaj la unua ekster E?ropo post 8 jaroj. Ekde la IJK 2012 en Vjetnamio, multaj junuloj intertempe ekaktivis en Filipinoj, Indonezio, Orienta Timoro, Nepalo ktp. (Mi mem estas unu el tiuj junuloj.) Ni celas sendi ilin al la IJK, kie ili povos konati?i kun aktivuloj el aliaj mondopartoj kaj ?eesti seminariojn kaj aliajn edukajn kaj kapabligajn aktiva?ojn. Espereble, kun tiuj spertoj, niaj junuloj revenos al siaj landoj kiel celkonsciaj, spertaj kaj inspiritaj aktivuloj kiuj da?rigos la disvastigon de Esperanto en loka nivelo kaj iam e? i?os la estontaj gvidantoj de TEJO kaj UEA.

Multaj junuloj ne disponas pri financaj rimedoj por voja?i al la IJK. En la lastaj IJK-oj, azianoj kaj oceanianoj estas inter la malplej reprezentataj grupoj: en IJK 2023 (Italio) partoprenis 7 homoj, dum en IJK 2024 (Litovio) partoprenis nur tri homoj. En amba? kazoj, plejparto de ?eestintoj povis veni dank' al la subteno de TEJO.?

En 2025, ni esperas ?an?i la situacion: ?i-jare, azianoj kaj oceanianoj estos la steluloj de nia kongreso. TEJO utiligos sian fonduson Partoprenu IJK-n, sed ?ia bonhavo estas limigita. Tial ni alvokas al via bonkora subteno kaj esperas, ke vi donacos al la fonduso.

UEA estas partnero: por ?iu e?ro donacita, UEA donacos unu e?ron, ?is € 2 000.?Ni celas atingi minimume € 8.000, kiuj devos sufi?i por 20 junuloj el diversaj mondopartoj.?Ni esperas ke vi opinios, ke partoprenigi junulojn en la IJK estos bona, farinda investo. Partoprenigi pli da junuloj signifas pligrandigi la kongreson, kiu havos bonan efikon ?e lokaj kaj landaj instancoj kaj komunikiloj, kiuj scios pri la kongreso.?

Por scii pli, iru al la pa?o de la kampanjo:?. Sur tiu pa?o ni afi?ados pri ?ia progreso. Donacoj faritaj per GoGetFunding la platformo forprenas 4% pro administraj kostoj, tial ni konsilas donaci ekster ?i per diversaj pagmetodoj ?e .?

Albert Stalin Garrido

Por donaci per via UEA-konto, ?iru al la konto "ijkb-b" kun la priskribo: Donaco PPIJK?+ Via Nomo/'Anonima Donaco. Eblas anka? per via bankkarto?. Homoj kiuj donacos almena? €5 aperos en?, krom se ili petas esti anonimaj.?

Greziljono kaj la tegmentaj turmentoj

La projekto ripari ?iujn tegmentojn de la kastelo kaj ?iajn kromdomojn, estas preska? finita: la konstrulaboro rekomenci?is?en decembro, kun dujara malfruo (pro manko de laborforto ?e la tegmentisto). Restas triono de la tegmento de la kastelo por anstata?igi?kaj 15% de la tuta kosto por pagi, sed repago de la prunto lan?ita?en 2021 komenci?is fine de 2024. La Jarkunsido, per 70% de balotintoj, vo?donis favore al intensigo de komerca agado kaj ser?ado de klientoj ekster semajnfinoj. Pierre Soubourou estis elektita Prezidanto kaj la Komitato aprobis, por pli bone adapti nian strukturon al niaj komercaj celoj, profesian ekspertizadon, kies unua fazo komenci?is. La Kastelo de Gr¨¦sillon restas anta? ?io la Kulturdomo de Esperanto, kie vi povos??ui, lerni kaj praktiki Esperanton. Profitu, ekzemple, la??en Nantes (7-9 junio) por ali?i al la postkongreso en Greziljono (9-13 junio) kaj viziti apudajn famajn kastelojn. Venu kaj ?uu niajn??gvidatajn de instruistoj el diversaj landoj sed parolantaj nian komunan lingvon. Jen la lasta filmeto:?

?

La nova retejo de?

La slogano, videbla en la PDF, tekstas: ¡®Esperanto por translimo¡¯. Al tiu landeto ne mankas landlimoj. Temas ne nur pri la tujaj Belgio kaj Germanio. Nederlandanoj amase flugas al Hispanio kaj la suda Francio, por ?ui klimaton pli agrablan kaj kulturon pli ekzotikan.

?

Balkana kunveno oma?as al Renato

Aurora Bute?parolis pri Renato Corsetti, kiel?senlaca batalanto por Eo-informado,??por la promocio de Esperanto en la tuta mondo, Renato kiel mentoro,?inspirfonto kaj vera gvidanto. Renato iniciatis la diskutgrupon?Balkanaj kunlaborantoj,?kies kunsidojn li mem gvidis ?iumonate. Memore al Renato ni da?rigos lian iniciaton, do la kunsidojn de la?Balkanaj kunlaborantoj.

Gradimir Kragi??rememoris pri Renato kiel partopreninto de la IJK en Sarajevo 1973. La? lia iniciato UEA fondis la servon Espero per kiu UEA subtenis Esperantistojn en landoj kie okazas militoj.

Mariana Pitar?parolis pri la afabla preteco de Renato verki tekston por la kovrilo de Aktoj de E-Scienca Kolokvo en Rumanio, spite al la fakto, ke ili ne konis unu la alian.

Radojica Petrovi?:?unuafoje renkontis Renaton dum UK en Zagrebo 2001. Radojica substrekis bonan kunlaboron kun Renato.

Szabolcs Istv¨¢n?voja?os kaj parolos dum la funebra ceremonio en Londono la 3-an de marto 2025.

?

Bardhyl Selimi, Birta Petronela, Danijela Petrovi?, Doina Popa, Dolca Ionela Adriana, Dragana Du?i?, Gezim Rexha,

Gradimir Kragi?, Juri Andoni, Mariana Pitar, Radojica Petrovi?, Raia Androvska, Szabolcs Istv¨¢n.

UN-bulteno

?

¡¤?????????? Esperanto-parolantoj tra la mondo festis la Tagon de la Gepatra Lingvo.

¡¤?????????? Tutmonda festado de la Zamenhofa Tago.

¡¤?????????? Komitato pri Lingvoj traktis indi?enajn lingvojn.

¡¤?????????? Ina?guran Premion Gr¨¦goire Maertens ricevis Stela Besenyei-Merger.

¡¤?????????? UEA funebras la forpason de amata aktivulo kaj iama prezidanto.

La bulteno estas alkro?ita.

?

Jen interesaj artikoloj en la retejo <uea.facila>:

h

?

?

Kongresa progreso

?

Je la 1-a de marto 2025 jam 778 personoj el 56 landoj ali?is al la 110-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos ?i-somere en Brno; plej multaj ali?intoj estas el ?e?io kaj Germanio (po 87), Pollando (74) kaj Francio (66). Legu pli detalan statistikon kaj komparon kun la laste okazinta UK en E?ropo (UK-108 en Torino, 2023) en la nova?retejo La Ondo de Esperanto ?e?
Se vi ankora? ne ali?is, pensu pri ali?o la? la dua ali?tarifo kiu validas ?is la 31-a de marto.

?

?

===== vortoj: 1410 =========

Kunlaborantoj: Rob Moerbeek (NL), Elda Doerfler (IT), Frank Lappe (DE)

La Komunikoj iras al la Landaj kaj Fakaj Asocioj, al la Komitato de UEA, pluraj instancoj de ILEI, al la Estraro de TEJO, al unuopuloj, kiuj petis la ricevon kaj la anoj de pluraj pasintaj AMO-seminarioj.? Entute ?. 2800 ricevantoj

?i tiu komuniko estas disponebla la? la permesilo Krea Komuna?o Atribuite Samkondi?e 4.0?Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ?e:
?<>.

Aperintaj komunikoj legeblaj kaj el?uteblaj ?e:

La kvardek kvar numeroj de 2024 nun aperas tie, kune kun la kolekto el 2023

ALDONU A? SUBTRAHU VIN: Skribu al <stefan.macgill<?e>>. Por forigo, la?eble informu min al kiu ekspedo-grupo vi apartenas. Mi povas forigi nur personojn kies retadresoj estas individue enskribitaj. Ne eblas forigi homojn, kiuj ricevas la komunikojn pere de retlisto.

Stefan MacGill

Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto.
Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko.

Join [email protected] to automatically receive all group messages.