Tamen la fakto, ke kandidato ne rajtas plusendi la subtenojn, kiujn li ricevis ?e sia adreso, estas iom malsimpla afero. Mi mem devis skribi al pluraj subtenantoj por atentigi ilin pri tio, sed ne ?iuj kandidatoj pensis pri tiu postulo. Anka? la fakto, ke oni ne estas avertita, kiam alvenis sufi?e da subtenoj, tiel ke ne-avertita kandidato havu eblecon ripari la mankon, povus esti ?an?ita. ?ajne ?an?i?is nur la rajto subteni plurajn kandidatojn, sed tio ne aperis klare en la dokumentoj prezentantaj la vo?donon kaj nur per nerekta informo mi estis atentigita pri tio kaj povis mem ?e la fino subteni aliajn kandidatojn, dum mi komence petis, ke aliaj kandidatoj ne subtenu min.
La nunaj reguloj jam estas multe pli facilaj ol anta?e. Mi ne pensas, ke ili devus esti ankora? pli facilaj. Eventuale gravas pli multe varbi, jam anta?e aperigi artikolon pri la graveco de la posteno ktp. ktp.