Keyboard Shortcuts
Likes
Search
EKO 8 UK Brno
EKO
2025-08. Feb 18. Pezo: 480 KB, Alkro?a?oj: SEMAS. UN 74. ? Inda UK en Brno atendata Je la 15-a de februaro 2025 ali?is jam 754
personoj el 57 landoj al la 110-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos
?i-somere en Brno. La plej multaj ali?intoj estas el la kongreslando ?e?io kaj
Germanio. po 86 personoj. Sekvas Pollando kun 72 ali?oj, Francio 63, Koreio 31,
?inio 30, Hungario 27, Italio 23, Hispanio 22, Slovakio kaj Brazilo po 19,
Japanio 18, Usono 17 kaj Britio 16.? AMO-seminario en Kroatio oma?as al Renato AMO 112 okazos en la 22-a de februaro. Temo: ¡®Renato: ?ies amiko¡¯. Brila elekto. De jaroj la AMO-seminarioj rilatis al amikeco, la? la formulo de la sveda estrarano de UEA, Eric Carl¨¦n. Jen la konkretigo de tio, la? la aktiveco de Renato. La EKO-komuniko apla?das. Afi?o en la PDF. ? Feb 22, 2025
13:00 - 17.00 UTC Aminda elsendo 148 el Malagasio? Ni alportas al vi nova?ojn el la kuranta monato kaj la unuan parton de la artikolo pri komerco en la 19-a jarcento en Malagasio. ?u sklava komerco dominis tiutempe? Malkovru la surprizajn faktojn pri aliaj gravaj komercaj aspektoj. Por subteni la Radion Esperanto?lasu reagon en la komentoj.? Diskonigu ?i tiun podkaston al viaj geamikoj kaj samklubanoj. ?Subtenu nin finance per PayPal: henrielredtv@...?a? UEA-konto:?fidi-d.? Ali?u al nia komunumo! Henriel FIDILALAO, Madagaskaro IEJ ?oje invitas vin al la 48-a Internacia Junulara Festivalo!? Venu esperantumi kun ni dum la paska semajno de la 17-a ?is la 22-a de aprilo en Torricella di Magione (PG), ?e Lago Trasimeno, en la pitoreska regiono Umbrio, kun ?iaj belaj pejza?oj kaj unika kulturo. Ri?a programo atendas vin, kun atelieroj, prelegoj, multaj aktiva?oj; koncertoj por ?ui muzikon kaj festi kune, ekskursoj al Lago Trasimeno kaj la urbo Perugia, kun vizito al la fama fabriko de la Baci Perugina (Peru?aj kisoj), por malkovri la sekretojn de la ikonaj ?okoladaj dol?a?oj.?Ne forgesu pri postkongresa ekskurso al Florenco! La fokuso estos pri artefarita inteligento. ?u vi pretas por semajno plena je Esperanto, kulturo kaj amikeco? Por pliaj informoj kaj ali?o, sekvu niajn kanalojn a? skribu al nia retadreso (iej@...) ? SMG: Mi memoras partopreni la unuajn IJF-ojn. La unuan en Trento (senfina pluvo), la duan en Jezolo, la trian en Massa, kaj la kvinan en la montaroj ?e Poretta Terme. ? ? Pli da kondolencoj por Renato Nome de la ELI-Estraro kaj de la Israelaj esperantistoj akceptu elkorajn kondolencojn pro la forpaso de nia kara amiko Renato -- granda perdo por la familio kaj Esperantujo. Jeho?ua Tilleman kaj Amri Wabdel ? Mirega?homo, nesuperebla en sia konstanta, fruktodona laborado por Esperantio.? Nia verda komunumo perdis realan estron, kiu perfekte modelis nian ideon pri Majstreco.? Li beda?re ne plu estos fizike kun ni, sed neniam niaj koroj?forgesos lin. Hugo Mora. Kostariko ? Senvorte la plago ?telis homon veran! Kondolencon al la familio kaj ?iuj ni. Memoron indan ni flegu per kompilo por la libro pri kara nia Renato. Ni kolektu la memor-historietojn kaj fota?ojn de li kaj lia tre fidela rilato al Esperanto. E?heno Kovtonjuk, Ukrainio? ? Multaj japanaj esperantistoj esprimas kondolencojn al Anna kaj familianoj. Lia kontribuo al Esperantujo estis grandega, speciale por azianoj lia sindonema klopodo por altigi lingvan kapablon de aziaj komencantoj estas neforgesebla. Li regule organizis senpagajn kursojn por aziaj komencantaj a? meznivelaj. Pri Eo-informado, li ?iam kontaktis la Informadan Komisionon de JEI por disvastigi afi?ojn en la nacia lingvo. Ni ne forgesos tiun grandan animon kaj favorkoran karakteron. Li eterne kura?igu nin. ? Ikuko KITAGAWA, (prezidanto de Japana Esperanto-Instituto) ? Mi rapide informis la??inajn esperantistojn pri lia forpaso?per diversaj Esperanto-grupoj ?e Vi-?ato (We-Chat). Ili?aktive reagis kaj?esprimis grandan amon kaj admiron?al li?per funebraj vortoj, rakontoj, filmetoj, poemoj kaj kaligrafio. Mi da?rigos mian kolekton pri la reagoj. Memore al Renato, nia klubano, mi verkos por li artikolon, kaj proponos, ke nia klubo okazigu por li memoran kunsidon. Foto en la PDF. ????????????????????????????????????????????????????????????????Pere de A. Madella ? Perdo granda. Mi deziras fortojn al Anna kaj familianoj. Li vaste instigadis, inspiris, kunlaboris, helpis. Kontakto nur kun unu persono, nia kontakto, kaj konkreta kunlaboro pri diversaj aferoj, estis intensaj. Ni multipliku tion per centoj, eble per milo(j). Esperantistoj memoras, ke li volis, ke Esperanto disvasti?u al novaj terenoj de la mondo. Rememoreto: ni kune subtenis la esperantistecon de jemena junulo, kiun allogis al Esperanto mia eks-studentino, kiu estis lia instruistino en la jemena ?efurbo. Interalie, ni instruis lin. La? Renato, la junulo estis la sola esperantisto en Jemeno, pri kiu ni sciis. Maria Majerczak ? Je la nomo de la Komora Esperanto-Asocio kaj je mia propra nomo, ni esprimas niajn profundajn kondolencojn por la forpaso de nia granda amiko Renato C.? ALI Mze el Komoroj? ? Jen la registra?o de la kunveno oma?e al kara Renato: Sendis: Ahmad Mamduhi, ILEI Kostariko krias artisme Pasintsemajne
mi estis intervjuita de la Mezamerika Konservejo de Kultura Propra?o*, kiu
estas iniciato de la Instituto pri Artaj Esploroj (IIArte)** de la Universitato
de Kostariko. La intervjuo estis publikigita en Instagram. Temas pri unu el tri
a? kvar videa?oj, kiuj estos publikigitaj en kiuj mi parolas pri arto. Parto 2:
Elektronikaj
adresoj kaj de la Konservejo kaj de IIArte: ? Turgenev tradukita Traduko de la dua parto de Versa?oj en prozo de Ivan Turgenev ?us aperis kiel senpaga literatura suplemento al La Ondo de Esperanto. ?in tradukis tripersona teamo: Vladimir Jurganov, Aleksander Kor?enkov kaj Ludmila Novikova. ?i aperis kiel bitlibro la? la normoj pdf kaj epub. La abonantoj bonvolu el?uti ?in en nia el?utejo. Legu pli ?e? ? Afrikanoj semas kaj semas konstante ? La membroj de la Afrika Komisiono de UEA kunvenis por elekti la plej bonajn projektojn kadre de NI SEMAS. Kandidati?is 6 landoj: Burundo, Gambio, Kongo DR, Madagaskaro kaj Kenjo. La Afrika Komisiono ricevis 11 projektojn el kiuj ok estis elektitaj. ? Po 2 projektoj el Burundo kaj Madagaskaro. ? Po 1 projekto el Tanzanio. Kenjo, Gambio, Kongo DR. Alkro?ite la dokumento kiu montras la projektojn. Aime Patrick Manirakiza, Kunordiganto de la Afrika Komisiono E?ropnivele en Graz S-no Luigi Fraccaroli, la sekretario de E?ropa Eo-Unio instigas ?iun partopreni la kongreson en Graz (majo 9-11). Tio estos kvaza? kiel? E?ropa Konferenco espereble la? la grandeco kaj graveco. Ni havos la ?ancon kune festi la Tagon de E?ropo. Espereble anka? la E?ropaj EDE-anoj (E?ropo Demokratio Esperanto) havos tie grandan renkonti?on. Kiel S-ro Didier Janot skribas: "En Graz trovi?as la E?ropa Centro por Modernaj Lingvoj (ECML) de la Konsilio de E?ropo? ?u estos programero en rilato kun ?i? Mi certas, ke se ne iu alia, la urbestrino de Graz povas helpi organizi tian programeron. Tiu povos esti je strategia graveco por la E?ropa movado. La urbo kaj la organizantoj esperas je amasa partopreno de esperantistoj. ? ? Facile flugu
? UN-Bulteno refoje : ???Tago de Homaj Rajtoj 2024: Kunfesti kaj kunprotesti. ??????????Konferenco en Montevideo markis 70 jarojn da kunlaboro inter Unesko kaj Esperanto por lingvaj homaj rajtoj. ? Esperantologia Konferenco en la UK La organizantoj alvokas ?iujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la?47-a?Esperantologia Konferenco (EK) de CED, sub la a?spicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aran?o okazos kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno. La programo enhavos plurajn dudek-minutajn refera?ojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj esplor-objektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; anka? interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj, kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko rilate al la kongresa temo: Esperanto kaj te?nologioj. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la a?toroj por publikigo, aperos en la revuo?Esperantologio / Esperanto Studies. Ni invitas ?iujn fakulojn ¨C precipe junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn ¨C sendi proponojn?pri refera?oj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadreso?ek47@.... La limdato por proponoj estas la?30-a de aprilo 2025. Por kompari la programon de anta?aj konferencoj, vizitu?:??. Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickstr?m, Organizantoj de EK 2025 Michele Gazzola, Ulster University, ? Unesko kurieras pri sklaveco ?¡®La profunda hereda?o de sklaveco¡¯ estas la ?efa temo de la tria pasintjara numero de Unesko-Kuriero (julio-a?gusto 2024), kun tradicia malfruo aperinta en la el?utejo de Unesko. ?ia Esperanta eldono estas senpage el?utebla. Legu pli en La Ondo de Esperanto?. ?EKO 2025-08. Feb 18. Pezo: 480 KB, Alkro?a?oj: SEMAS. UN 74. ? ========= vortoj: 985 ========= Kunlaborantoj: Rob Moerbeek (NL), Elda Doerfler (IT), Frank Lappe (DE) La Komunikoj iras al la Landaj kaj Fakaj Asocioj, al la Komitato de UEA, pluraj instancoj de ILEI, al la Estraro de TEJO, al unuopuloj, kiuj petis la ricevon kaj la anoj de pluraj pasintaj AMO-seminarioj.? Entute ?. 2800 ricevantoj ?i tiu komuniko
estas disponebla la? la permesilo Krea Komuna?o Atribuite Samkondi?e
4.0?Tutmonde. Aperintaj komunikoj legeblaj kaj el?uteblaj ?e: La kvardek kvar numeroj de 2024 nun aperas tie, kune kun la kolekto el 2023 ALDONU A? SUBTRAHU VIN: Skribu al <stefan.macgill<?e>>. Por forigo, informu min al kiu ekspedo-grupo vi apartenas. Mi povas forigi nur personojn kies retadresoj estas individue enskribitaj.? Stefan MacGill Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto. Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko. EKO 2025-08 Brno opt por disiro feb 18.pdf
EKO 2025-08 Brno opt por disiro feb 18.pdf
UN Informilo74-2501 por EKO 6 au 7.pdf
UN Informilo74-2501 por EKO 6 au 7.pdf
|