On Thu, Jan 23, 2025 at 10:46 AM, Fran?ois LO JACOMO wrote:
Ni devas havi bonan teamon pri kunordigo de kreado de filmetoj en diversaj lingvoj reklamantaj Esperanton la? maniero alloga interalie por junuloj, modernigi kaj diversigi niajn presitajn reklamilojn, ktp¡
Monon kaj laborforton por io tia povas shpari UEA kaj aliaj Esperanto-asocioj por servoj al siaj membroj, char:
Por efike diskonigi Esperanton au kion ajn inter antau chio junaj homoj, rimarkebla aktivado en modernaj platformoj estas bezonata, kiujn uzas antau chio junaj homoj, ech se sukceso de tia aktivado ne estas certa.
Por rimarkebla aktivado devas trafi almenau unu el jenaj kondichoj:
A) Por la afero reklamas elstarulo, t. e. chi-kuntekste iu kun multe da abonintoj en sia uzantokonto che ekzemple Youtube, Instagram, TikTok au Snapchat: Ekzemple se elstarulo afishus che Youtube pri Esperanto, kelkmiloj el liaj neesperantistaj abonintoj ekscius, ke ekzistas afero nome "Esperanto". Tamen: Mi ne konas iun, en kiu mi povus vidi tian elstarulon aktuale. Do restas nur B:
B) Por la afero reklamas multe da homoj, ech se neniu au preskau neniu unuopulo el ili havas multe da abonintoj: La nombro de aktivuloj kompensas la malabundecon de abonintoj lau la ideo: 1oble 10000 (t. e. A) egalas al 100oble 100 (t. e. B).
Jam ekde meze de 2023 mi vane klopodas en diversaj esperantistaj platformoj che Telegram, Discord kaj Reddit konvinki esperantistojn farighi aktivulo lau B. Estas pli facile konvinki katon chesi chasi musojn.
Mi ne povas imagi, ke la tiurilata situacio shanghighos per funkciigado de teamo pri kunordigo de kreado de filmetoj en diversaj lingvoj reklamantaj por Esperanto lau maniero alloga interalie por junuloj.
?
Amike
Andreas
--
Andreas Kueck