开云体育

ctrl + shift + ? for shortcuts
© 2025 Groups.io

Renato


 

Multajn dankojn pro via afabla mesa?o. Mi kaj niaj filoj estos tre dankaj ricevi vian informon pri la reagoj de la ?inaj esperantistoj. Ni tre volonte ricevos ilin.

Kore,
Anna

On Mon, 3 Feb 2025 at 13:03, Guojiang Wu via <ghemelurboj1=[email protected]> wrote:

Kara Anna,

Mi transsendos?al??inaj esperantistoj?la suban mesa?on el vi

?

Post kiam el?via mesa?o mi informi?is ke nia kara amiko Renato forpasis en la frua mateno, la 2-a de februaro, mi rapide informis la ?inajn esperantistojn pri lia forpaso?per diversaj Esperanto-grupoj ?e Vi-?ato (We-Chat). En la lasta du tagoj ili aktive reagis kaj?esprimis grandan amon kaj admiron?al li per diversaj formoj, ekz la funebraj vortoj, rakontoj, filmetoj, poemoj kaj kaligrafio. Mi da?rigos mian kolekton pri la reagoj ?is la 4-a de februaro 2025. Poste mi sendos al vi prian raporton.

Memore al Renato, nia klubano, mi verkos por li artikolon, kaj proponos, ke nia klubo okazigos por li memoran kunsidon.

?

Amike

?

Wu Guojiang

Prezidanto de Liaoning-a Esperanto-kultura Klubo (LEKK), ?inio

----- 原始邮件 -----
发件人:"Lowenstein Anna" <anna.lowenstein@...>
收件人:[email protected]
主题:[uea-membroj] Renato
日期:2025年02月03日 18点46分

Karaj esperantistoj,

Mi estas profunde kortu?ita de la lavango da mesa?oj, kiujn mi ricevas pri Renato el la tuta mondo. Multaj homoj rakontas, kiel ili unue renkontis lin, kiel li helpis ilian agadon, kaj esprimas grandan amon al li persone kaj admiron pro lia da?ra laborado. Mi povas sincere diri, ke tiuj kondolencaj mesa?oj vere konsolas min – tio ne estas nur ?entila diro, kaj anka? la mesa?oj mem ne enhavas nurajn formala?ojn.

Mi mem estas mirigita pro la vasteco kaj diverseco de lia agado – homoj da?re menciis apartajn agadojn, pri kiuj Renato okupi?is. Rigardante liajn senditajn mesa?ojn, mi vidas ke unu el liaj lastaj mesa?oj, sendita jam el la malsanulejo, estis saluto al la nova estraro de Pakistana Esperanto-Asocio.

Beda?rinde mi ne povas persone respondi al ?iuj – jam en la unua tago post lia morto mi ricevis pli ol 100 retmesa?ojn, sed da?re venadas mesa?oj de ?iuj flankoj anka? per Whatsapp kaj Facebook. Bonvolu scii, ke kvankam mi ne povas persone respondi al ?iuj, mi vere legas ?iun unuopan mesa?on, kaj ke via subteno estas tre signifa por mi.

Kore,
Anna

--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
? ? ? 0794 313 7891
anna.lowenstein@...



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
? ? ? 0794 313 7891
anna.lowenstein@...