¿ªÔÆÌåÓý

ctrl + shift + ? for shortcuts
© 2025 Groups.io

Funebra ceremonio de Renato


 

Bonvolu plusendi ?i tiun mesa?on tra la movado, por ke ?i atingu ?iujn, kiuj povus interesi?i pri tio.

NI FUNEBRAS RENATON

La funebra ceremonio de nia amata Renato okazos lundon, la 3an de marto, je 11.00-12.00, ?e la tombejo Islington & St Pancras.?

Kvankam li estos enterigita, ne kremaciita, la ceremonio okazos en la kunvenejo ("chapel") de la kremaciejo. Atentu, ke la tombejo estas tre granda, do vi bezonos dek minutojn por mar?i de la enirejo ?is la kremaciejo. Se por vi estos malfacile mar?i, bonvolu informi nin, ?ar ni povos aran?i a?tomobilon por porti vin de la enirejo, kaj poste al la loko de la enterigo.

Post la ceremonio kaj la enterigo, estos akcepto ?e araba restoracio "Oasis" tre proksima al la tombejo:? je 13.00. Se vi deziras ?eesti, bonvolu informi min, por ke mi sciu, kiom da homoj ?eestos.

Oma?oj: Ni volonte ricevos florojn de instancoj, kun kiuj Renato kunlaboris, kaj kiuj volas oma?i lin por la funebra ceremonio. Bonvolu sendigi bukedojn kaj florojn al: Levertons Funeral Directors, 1 Denmark Terrace, Fortis Green, London N2 9HG. Ili devos alveni anta? 9h30 en la 3a de marto. (Se vi kontaktos min, mi povos rekomendi kelkajn floristojn, kiuj kutimas kunlabori kun tiu funebra servo.)
Por unuopuloj, aliflanke, mi proponas, ke pli ta?ga maniero oma?i lin estus per donaco al la Fonda?o Afriko de UEA. Bonvolu indiki "Memore al Renato", por ke la celo estu klara.

La plej proksima stacio de la subtera fervojo estas East Finchley (Northern line, High Barnet branch). De tie eblas preni la a?tobuson 263 rekte ekster la stacidomo en la direkto North Finchley (Barnet Hospital). La 4a haltejo nomi?as Chandos Road, kaj tio trovi?as fronte al la tombejo ?e la alia flanko de la strato. Eblas anka? mar?i de East Finchley, proksimume 15-20 minutojn. Se vi informos nin anta?e, ni povos aran?i, ke iu prenu vin a?tomobile de la stacidomo East Finchley.

Mi rekomendas jenajn hotelojn, kiuj estas relative proksimaj al la tombejo:
(Metroa stacio Finchley Central.)
(Metroa stacio Archway.)
(De tiu hotelo, eblas preni la a?tobuson 263 suden en la direkto Muswell Hill/Highgate (Highbury Barn), ?is Chandos Road tuj post la tombejo).

Ni esperas renkonti vin en ?i tiu mal?oja okazo.

Kore,
Anna?
--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
? ? ? 0794 313 7891
anna.lowenstein@...